Sieĝo de Ostendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sieĝo de Ostendo.

La Sieĝo de Ostendo estis sieĝo dum tri jaroj kaj tri monatoj de la flandra urbo Ostendo de la hispanaj trupoj de duko Alberto de Aŭstrio kaj lia edzino Isabella de Hispanio.

La sieĝo ekestis la 4-an de julio 1601. Danke al defendoj de Charles van der Noot kaj generalo Sir Francis Vere Ostendo dum tri jaroj sukcesis rezisti, interalie ĉar oni provizis la urbon laŭ la maro. En 1604 la hispana generalo Ambrogio Spinola konkeris la urbon.

Historio

La hispana kampadejo

Inter 1601 kaj 1604, sub gvidado de la arkidukoj Albrecht kaj Isabella, la katolikaj hispanoj strebis vane ekopuki Ostendon de la okcidento, sed malgraŭ fortegaj atakoj, pafadoj kaj konstruadoj, ili ne sukcesis. La ostendanoj partianiĝis en 1583 por la protestantaj angloj kaj nederlandanoj kiuj estis plej potencaj sur la maro, ĉar profesie ili dependis de la maro. La tuta regiono ĉirkaŭ Ostendo estis cetere per la ostendanoj rekreita en eksterordinara nealirebla teritorio. Daŭris ĉirkaŭ tri horojn por iri tra la marĉa kaj akvomalsana regiono de la okcidenta al la orienta parto de Ostendo. Pli okcidente estis la fortikaĵo Albertus, kie la arkiduko havis sian kampadejon. Li alvenis la 8-an de julio 1601 en Ostendo, du tagoj post la komenco de la pafadoj.

Atako

Ostendo estis tute encirkligita per hispanaj trupoj. Ili estis asistitaj de flandroj, kaj de valonoj, germanoj, francoj, italoj kaj irlandanoj kiuj estis dispartigitaj en apartaj loĝejoj ĉirkaŭ la urbo. En la urbo mem estis la ostendanoj, helpitaj de protestantaj nederlandanoj, angloj, germanoj kaj svisoj. Dum la sieĝo, la origina havenŝanelo ankoraŭ situis okcidente de la urbo. De la malnova Ostendo, kiu ricevis urbajn rajtojn en la 13a jarcento, parto ankoraŭ situis antaŭ la nuna marbordo. Pro la sieĝo de Ostendo kaj daŭraj inundoj, tiu terparto definitive delasis al la maro. Sur ĉi-tiu loko, ne malproksime de la remparo Zandhille kaj de la bastiono Helmont, okazis la plej heroaj bataloj. Dum atako en januaro 1602, post multaj horoj de hispana kuratako kaj bataloj de homo kontraŭ homo, la ostendanoj malfermis la okcidentan kluzon kaj la akvo de la urba fosaĵo fluis en la maron, dronis ĉi-tie preskaŭ 2500 hispanojn.

Neĝenata provizado

La ostendanoj povis tiel longe sin teni danke al sia provizado laŭ la maro. La angloj kaj nederlandanoj estis tie plejpotencaj. Jam en 1584, la ostendanoj estis fosintaj novan havenŝanelon oriente de la urbo, kiu izolis la urbon de la ĉirkaŭaĵo. Ĉar tiu havenŝanelo en la komenco de la sieĝo daŭre estis bombardita, la ostendanoj decidis en aŭgusto 1601 fari nordorientan disbranĉigon al la urba fosaĵo. Kelkaj semajnoj poste ili ankaŭ trapikis la okcidentan digon, kaj evidente kun sukceso, ĉar la 29an de aŭgusto 1601 navigis 70 ŝipoj en la havenon. Ĝis 1601 ĉirkaŭ 3000 ŝipoj navigis neĝenataj en la haveno kun armiloj, firmigamaterialo, medikamentoj, vivrimedoj, vino, biero, hejtaĵo kaj enŝipigitaj soldatoj. De tiuj nur 100 estis detruitaj aŭ konfiskitaj. La hispanoj faris ĉion por bloki la enirejon de la haveno, inter alie per antaŭ aŭ en la havenŝanelo sablosakoj kaj vimenaĵo ĝis eĉ sinkigi ŝipojn. Sed tio alportis nenion.

Sennombraj viktimoj

La multaj atakoj kaj pafadoj sapeis la normalan vivon en kaj ĉirkaŭ la urbo. Sed ankaŭ en kvietaj periodoj, manko de akvo, multaj kadavroj, elĉerpiĝo kaj malsanoj (pesto, skorbuto, febro, ...) kreis tre malagrablan situacion. En 1602 oni kalkulis ĝis 80 pestmalsanuloj po tago. La nehigienaj statoj certe ne estis strangaj senrilataj kun tio. La sennombraj malsanuloj kaj vunditoj de Ostendo estis transportitaj al hospitaloj en Holando kaj Zelando (Sluis, Vlissingen), tiuj de la Hispana kampadejo al hospitaloj kaj monaĥejoj en la ĉirkaŭaĵo de Bruĝo, ĝis Ipro. Oni taksas la finan plenan pereon de homoj je 45.000 flanke de la hispanaj sieĝantoj kaj je 52.000 flanke de la ostendanoj.

Arkeologiaj trovaĵoj

Ĉe la konstruo de la subtera parkadgaraĝo en 1994-1995, arkeologoj de la Instuto pri la Arkeologia Patrimonio trovis sur tiu-ĉi "Mijnplein" skeletojn de viktimoj de la sieĝo. Ankaŭ en aliaj lokoj en la urbo, inter alie ĉe la "Visserskaai", la "Groentemarkt" oni trovis apud homaj restaĵoj ankaŭ pafaĵojn kaj kanonkuglon. La viktimoj de la Sieĝo ne estis enterigitaj en tombejo, sed evidente haste entombigitaj tie ajn Apud tiuj materiaj restaĵoj, ĉe la prifosoj ĉe "Visserskaai", ankaŭ restaĵoj de muroj kaj remparoj estis malkovritaj. La nombro de soldatoj en la urbo mem variis de 3.000 ĝis maksimume 7.000. Pri la sieĝo mem ni estas tre bone informitaj de raportoj de ĉeestintoj el ambaŭ flankoj, inter alie de Philip Fleming, sekretario kaj aŭditoro de Ostendo dum la sieĝo. Post la sieĝo li elmigris al Sluis, kie li denove okupis gravan administran funkcion.

La nova Trojo

La ostendanoj povis dum tri jaroj teni sin, sed ili estis devigitaj ĉiam delasi iom da tereno kaj malgrandigi sian teritorion. La diferencaj fazoj estas indikitaj sur la mapo. La teritorio de la ostendanoj ankoraŭ etendiĝis je la fino de la sieĝo de la plej sudorienta punkto de la "Wapenplein" ĝis la maro. En la historiaj libroj tiu parto estas konata kiel "La nova Trojo".

Strangaj ofensivaj armiloj

Dum la sieĝo la plej strangajn ofensivajn armilojn oni provis, plej ofte sen sukceso. Sur la bildo kelkaj de tiuj armiloj de la itala arkitekto Targone estas prezentitaj. Tiel li konstruis inter alie blindatajn veturilojn kiuj devis esti tiritaj per 60 ĉevaloj, klapoplatajn pontojn, flosojn kun turoj el ligno kaj vimenaĵo, tri etaĝojn altaj kaj sur kiuj artilerio estis antaŭvidita. Ĉiam denove oni provis alpaŝi al Ostendo de la marflanko. Estis nur kiam la itala armeestro Ambrogio Spinola ŝanĝis de taktiko kaj provis konkeri Ostendon paŝo post paŝo de la sudo kaj de la okcidento ke la ŝancoj turnis.

Lasta restaĵo

La turo de Sankta Pietro estas la nura konstruaĵo kiu parte postvivis la Sieĝon. La kvadrata subkonstruaĵo ankoraŭ datiĝas de tiu periodo. Religio estis cetere grava motivo. Dum tuta Flandrio jam jaroj partiiĝis kun la katolika hispana aŭtoritato, Ostendo restis protestanta. La elekto de Ostendo por la protestantismo ankaŭ agitis la aliajn partojn de Flandrio. Ripetfoje aliaj urboj, inter alie Bruĝo, Nieuwpoort, Gento, Oudenburg estis ŝarĝataj por la kostoj de la Sieĝo.

Isabella

Sur tiu bildo vi vidas Isabella-n kun sia akompanantaro. Laŭ la legendo, arkdukino Isabella en la komenco de la sieĝo ĵure promesis ne plu ŝanĝi subĉemizon ĝis la tago kiam Ostendo ne plu estos okupita. Post pli ol tri jaroj de sieĝo la koloro de la subĉemizo estis tiel ke de tiam tiu koloro nomiĝas Isabelkoloro. Isabella mem restadis multfoje en la fortikaĵo okcidente de la urbo. Ŝi ankaŭ restadis ofte en Nieuwpoort, kiu kelkaj jaroj antaŭe ankaŭ, sed dum plej malgranda tempo, estis sieĝita kaj venkita.

Honorplena retiriĝo

Kiam la situacio iĝis nedefendebla, la sieĝantoj sukcesis ricevi honorplenan liberan retiriĝon. La 22an de septembro 1604 la nederlandanoj, angloj kaj preskaŭ ĉiuj restadaj ostendanoj forlasis la urbon kun fiera kapo kaj enŝipiĝis al Zeelando. La eminentuloj de Ostendo plenumis poste gravajn funkciojn inter alie en Sluis. La 3an de oktobro 1604 la gearkidukoj Albrecht kaj Isabella venis esplori la tiel multekostan kontraŭ batalitan urbon. Ostendo estis komplete detruita kaj devis esti tute rekonstruita. Tiel specialaj kondiĉoj estis proklamitaj kiuj devis allogi novajn personojn por ekloĝi en Ostendo.