Sieĝo de Westerplatte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La arbaro sur la Duoninsulo Westerplatte, post la 7-taga batalo
La 1an de septemvbro 1939, frumatene je la horo 4:43 - La kirasita batalŝipo Schleswig Holstein atakas la Duoninsulon Westerplatte per peza artilerio/kanonoj, tiel komencis la Dua Mondmilito

Sieĝo de Westerplatte – defendo de Militista Stokejo Transŝarĝa (Wojskowa Składnica Tranzytowa) de garnizono (182 soldatoj, en tio 5 oficiroj kaj unu kuracisto) de Pola Militistaro sur la Duoninsulo Westerplatte en Gdansko dum la invado en Pollandon, daŭranta en la tagoj 1a–7a de septembro 1939. Ĝi estas foje konsiderata la unua batalo dum la Dua Mondmilito en Eŭropo.

La skizo de la defendo de pola militgarnizono Westerplatte en Gdansko kontraŭ la atakoj de miloj da germanaj soldatoj apogitaj de peza artilerio (i.a. haŭbizo-bombkanonoj, kalibro 220 mm), bombaviadiloj plonĝoflugaj Junkers Ju 87 kaj kirasita batalŝipo Schleswig-Holstein.

Defendo de Westerplatte[redakti | redakti fonton]

La garnizono de Westerplatte, kun la tasko defendi sin dum dekkelkaj horoj, sindefendis dum 7 tagoj. Dum la sieĝo estis engaĝitaj miloj de germanaj soldatoj apogitaj de peza artilerio (i.a. haŭbizo-bombkanonoj, kalibro 220 mm), bombaviadiloj plonĝoflugaj Junkers Ju 87 kaj kirasita batalŝipo Schleswig-Holstein. Germanaj militaj ŝipoj pripafis la terenon Westerplatte de la Golfo de Gdansko, tamen ili rezignis ĉar pafarmilaj kugloj transflugis la batalkampon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]