Siebengebirge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildo de la Siebengebirge el la jaro 1900
elaera vidaĵo de la Siebengebirge kun la Bonna parko Rheinaue

La Siebengebirge [prononco Zibngebirge], en Esperanto "sep-montaro", estas mezalta montaro en la okcidento de Germanio (centro ĉe la geografiaj koordinatoj 50° 39' 49" norde kaj 7° 14' 44" oriente), tuj oriente de la rivero Rejno oriente kaj sudoriente de la urbo Bonn. La urboj Königswinter kaj Bad Honnef borde de la Rejno situas ĉe la plej okcidentaj el la entute pli ol 40 montoj - pli ol la nomo "sep-montaro", do "grupo de sep montoj" supozigus.

La montaro havas vulkanan originon kaj ekestis antaŭ proksimume 25,5 milionoj da jaroj dum la geologia epoko oligoceno. La lasta vulkana erupcio okazis dum la geologia epoko mioceno kaj kreis la monton Petersberg (petra monto), tuj oriente de la Rejno, kiu por rigardanto en Bonn dominas la vidaĵon de la montaro. Granda parto de la teritorio apartenas al la "Natura Parko Siebengebirge", kiu estas inter la plej aĝaj naturaj parkoj de meza Eŭropo, kaj estas aparte protektataj.

La montoj de la Siebengebirge

„La sep grandaj montoj“ (en perspektivo de la rivero Rejno) estas:

  • Großer Ölberg (alteco 460.1 metroj)
  • Löwenburg (alteco 455.0 metroj)
  • Lohrberg (alteco 435.67 metroj)
  • Nonnenstromberg (alteco 335.3 metroj)
  • Petersberg (alteco 331.1 metroj, tie troviĝas palaca registara hotelo por ŝtataj gastoj de la Federacia Respubliko Germanio)
  • Wolkenburg (alteco 324.0 metroj)
  • Drachenfels (alteco 320.6 metroj, kiu konatas pro vaste videbla ruino de mezepoka fortikaĵo montopinte, kaj plia kastelo duonvoje inter la valo kaj la montosupro)

Krome troviĝas pli ol 30 pliaj montoj, kies plej granda altas 430 metrojn kaj kvin pliaj altas pli ol 350 metrojn - la „sep grandaj montoj“ en perspektivo de la rivero Rejno do ne vere estas la plej altaj pintoj de la montaro.

Deveno de la vorto „Siebengebirge“

rigardo de la monto Ölberg super la Siebengebirge
rigardo de Bonn trans la Rejno al la Siebengebirge. Dekstre: Du turdomoj de la "registara kvartalo"

La deveno de la vorto „Siebengebirge“ ne estas tute klara - ekzistas tri ĉefaj teorioj:

  1. Sieben estas variaĵo de la vorto Siefen de la ripuara dialektaro, kiu signas humidan rojovalon.
  2. La plej aĝa skriba mencio de la nomo el la jaro 1590 estas la latina vorto septem montes, do "sep montoj". Laŭ rigardo el la nordo aŭ la sudo de la proksima Rejno videblas sep plej altaj montoj, kiuj tamen ne estas la samaj laŭ perspektivo kaj ankaŭ ne estas la plej altaj de la tuta montaro. En la germana lingvo tamen la nombro foje uziĝas por nekonkreta, ne ekzakte difinita pli alta nombro (ekzemple en la vortoj „Siebenbürgen“, la germana vorto por la regiono Transsilvanio en Rumanio, aŭ „Siebensachen“, la senperaj, ofte malmultaj, personaj posedaĵoj de homo). La nombro "sep", kiu ĉiam havis altan simbolan kaj magian signifon, krome estis tute taŭga por montaro, kiu ĝis la komenco de la 19-a jarcento ŝajnis mistera, magia, malkvietiga, kaj estis la loko de legendoj kaj fantomaj historioj.
  3. La vorto „Siebengebirge“ eble ankaŭ evoluigis el la formo „Siedengebirge“, kiu aludus la la homoj, kiuj en la valoj per boligo produktis sapon, kaj havis la germanan profesionomon 'Seifensieder'. Ĉar la produkta proceso malbonodoris, la protestoj de najbaroj en pli grandaj urbetoj kaj vilaĝoj de la regiono devigis la sapoboligistojn labori en la preskaŭ sen-najbaraj montaj valoj.
kastelo Drachenburg sur monto Drachenfels

Ĉu la "sep-montaro" estas la loko de la klasika germana fabelo Neĝblankulino, kiu disvolviĝas en arbarego "malantaŭ la sep montoj" kaj kiun skribe fiksis la fabelokolektistoj Grimm, eblas, sed ne certas: pluraj regionoj de Germanio laŭ diversaj teorioj povus esti la fabeloloko.

Eksteraj ligiloj