Sieber (vilaĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sieber – blazono
Sieber – orienta parto
Sieber – okcidenta parto

Koordinatoj: 51° 41′ 52″ N 10° 25′ 24″ O / 51.69778 °N, 10.42333 °O / 51.69778; 10.42333 (mapo) La vilaĝo Sieber (prononcu: zijber) situas 340 metrojn super marnivelo en la valo de samnoma rivero en la sudo de la mezalta montaro Harco en Malsupra Saksio, federacia lando de Germanio. La vilaĝo estas parto de la urbo Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo. Sur areo de 114 hektaroj loĝas 749 loĝantoj (2011). Sieber atingeblas per buso kaj aŭto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo origine estis setlejo, kiu evoluis komence de la 16-a jarcento pro la fondo de ferminejoj kaj -produktejoj.

En la jaro 1574 oni menciis tri fandejojn en Sieber. Iliaj nomoj estis Königshofhütte (reĝkorta fandejo), Sieberhütte (Sieber-fandejo) kaj Untere Sieberhütte (malsupra Sieber-fandejo).

La vilaĝo ekevoluis en la ĉirkaŭaĵo de la nuna Hüttehof (fandejkorto), kie situis la unua fandoforno de la ferfarejoj Keydel kaj Neuse.

Blazono[redakti | redakti fonton]

La vilaĝa blazono montras s-forman arĝentan linion sur verda fono, supre de kiu estas ora cervokornaro. La suba parto de la blazono montras krucigitajn oraj minejajn martelojn. La s-forma linio simbolas la arĝentokoloran rivereton Sieber, kiu trafluas la verdajn herbejojn kaj arbarojn. La minejmarteloj indikas la originon de Sieber, kiu estas unu el la plej malnovaj min-vilaĝoj en la Harc-montaro. La cervokornaro estas simbolo por la arbar-kulturado.

Turismo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto-hotelo en Sieber.

Unu el la vizitindaj lokoj de la ĉirkaŭaĵo estas la monto "Großer Knollen". La tiea turo ofertas panoraman rigardon al arbokovritaj montoj kaj valoj kaj al setlejoj en la antaŭmontara ebenaĵo. Restoracieto havas esperantlingvan menukarton. Tiom ŝatata kiel ekskursocelo estas ankaŭ la Hanskühnenburg.

Somere 2011 esperantista familio el Pollando aĉetis en Sieber 3-stelan hotelon Zum Pass. Tiutempe Teresa Liberska jam de kelkaj monatoj loĝis en Herzberg am Harz, helpis la lernejan instruadon kaj agadis kiel kunlaboranto de Interkultura Centro Herzberg kaj administranto por ILEI.[1][2]

En julio 2016 okazis en la hotelo Zum Pass la 89-a SAT-Kongreso 2016.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.