Siegfried Krüger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siegfried Krüger
marto 2010

Siegfried KRÜGER (naskiĝis la 29-an de decembro 1935 en Berlino) estas germana esperantisto, kaj inĝeniero pri elektrotekniko. Li estas membro de GEFA, IFEF, GEA, UEA kaj KELI. Ekde 1999 li estas kasisto de KELI.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ propra informo li kiel junulo heredis de sia patro la libron de Albert Steche Der Kaufmann von heute ("La komercisto de hodiaŭ", 1926), kies ĉapitro pri Esperanto, verkita de Albert Steche kaj Emil Stucke, estis lia unua kontakto kun la Internacia Lingvo. Post studado de la elektrotekniko en la Beuth-lernejo en Berlino li transloĝiĝis en 1957 al Stutgarto kaj komencis deĵori kiel inĝeniero ĉe la Germana Ŝtata Fervojo DB (Deutsche Bahn). En Stutgarto li en 1967 eklernis Esperanton en la kadro de la Esperanto-kulturgrupo de la Fervoja Sociala Organizo BSW (Bundesbahn-Sozialwerk). Baldaŭ li iĝis distriktkomisiito de tiu grupo, kio li ĝis hodiaŭ estas. Sekvis la praktikado de la lingvo okaze de multaj diverslandaj kongresoj. Kadre de la popola altlernejo (VHS, Volkshochschule) en Heilbronn Krüger dum pluraj jaroj instruis Esperanton. Siegfried Krüger loĝas en Heilbronn.