Siegfried Wagner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Winifred kaj Siegfried Wagner en la jaro 1916

Siegfried Helferich Richard Wagner (* 6-an de junio 1869 en Tribschen ĉe Luzern; † 4-an de aŭgusto 1930 en Bayreuth) estis germana komponisto, libretisto kaj dirigento. Ekde 1908 ĝis sia morto li estris la festivalojn je Bayreuth.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Siegfried Wagner naskiĝis en 1869 kiel tria infano de Richard Wagner kaj Cosima Wagner. Samjare Richard Wagner komponis okaze de la naskiĝo de sia filo la Siegfried-Idilion, kompilaĵo de motivoj el sia opero Siegfried. Geedziĝo de la gepatroj nur en 1870 eblis, post kiam la divorco de Cosima disde Hans von Bülow fariĝis leĝoforta. Post la morto de la patro en 1883 Siegfried Wagner komence intencis studi arkitekturon, sed ja sin turnis al la muziko. Muzikan edukadon li ricevis de Engelbert Humperdinck kaj Julius Kniese. Ekde 1886 li ankaŭ elstariĝis kiel dirigento je la festivaloj de Bayreuth.[1]

Siegfried Wagner onidire estis patro de Walter Aign (1901–1977), kvina infano de pastroedzino el Bayreuth. [2][3]

La samseksemo de Siegfried Wagner lin faris celtabulon de ĉantaĝoj, kontraŭ kiuj li provis sindefendi per juraj rimedoj.

En la jaro 1908 Siegfried Wagner transprenis de sia patrino la estradon de la festivaloj de Bayreuth. Per senlaca labora fervoro li atingis reekpreni la festivaltradicion, interrompita je komenco de la unua mondmilito, en 1924. Por financi la multkostajn festivalojn, je kiuj la vendado de biletoj tute ne estis memkomprenebla, Siegfried Wagner regule entreprenis turneojn kiel dirigento, ekz. komence de 1924 en Usono. Siegfried dirigentis je tio ĉiam ŝanĝajn orkestrojn. La turneo tamen alportis nur modestan sukceson: anstataŭ la atendataj 200 000 dolaroj restis nur malpli ol 10 000 por la planita celo.[4]

En 1914 li anoncis, transformi la tutan heredaĵon de Wagner en Richard-Wagner-Fondaĵo de la Germana Popolo.

En la jaro 1915 li geedzigis kun Winifred Williams, zorgofilino de Karl Klindworth, kiu post la morto de Siegfried transprenis la estradon de la festivaloj. El la geedzeco devenis kvar gefiloj: Wieland, Friedelind, Wolfgang kaj Verena Wagner.

En la jaroj post 1924 klopodis modernigi la festivalajn prezentadojn, precipe per la dungado de la scenaranĝisto Kurt Söhnlein.

En 1925 li transprenis kune kun Winifred Wagner la honorprezidantecon de la popolisma Ligo de la Germana Junularo Bayreuth.

En la jaro 1930 Siegfried Wagner planis novenscenigon de Tannhäuser. Pro tio li dungis la elstaran dirigenton Arturo Toscanini. La proboj por ĉi tiu prezentado montriĝis en la krome premvarmega festivala somero kiel ege fortostreĉa. Siegfried Wagner suferis la 18-an de julio 1930 dum unu el la proboj korinfarkton,[1] el kiu li ne plu resaniĝis. Li mortis la 4-an de aŭgusto 1930 kaj estis entombigita sur la tombejo de Bayreuth.

Politika sinteno[redakti | redakti fonton]

Pro sia ligiteco en la kontraŭjuda rondo de Bayreuth ĉe Cosima Wagner kaj Houston Stewart Chamberlain Siegfried Wagner jam frue artikigis sin kiel ano de la germannaciisma kaj popolisma movado. En tio lin fortigis ekde 1915 sia edzino Winifred. Li estis abonanto de la naziisma gazeto Völkischer Beobachter, kiu aperis ekde 1920.[1]

Post vizito de Adolf Hitler en lia domo Haus Wahnfried la 1-an de oktobro 1923, aranĝita de lia edzino, Siegfried Wagner juĝis pri tiu jene: „Hitler estas grandioza homo, la vera germana popolanimo.“.[5] Siegfried Wagner sciis pri la planita Hitler-Ludendorff-puĉo kaj intencis, supozante ke la puĉo sukcesos, prezenti solenan koncerton okaze de la potencakiro de Hitler la 9-an de novembro 1923 en la Munkena Odeon, dum kiu li volis premieri sian komponaĵon „Glück“ dediĉitan al Hitler. Post la fiasko de la puĉo kaj la arestado de Hitler Winifred kaj Siegfried Wagner korespondis kun Hitler dum ties citadela mallibereco en Landsberg.

Post aŭdienco de Wagner ĉe la itala faŝisma gvidanto Mussolini marte 1924 Siegfried Wagner juĝis: „Ĉio volo, forto, preskaŭ brutaleco. Fanatika vido, sed neniu amforto en ĝi kiel ĉe Hitler kaj Ludendorff.“ [1] Junie samjare li skribis en letero al rabeno Falk Salomon el Bayreuth: „Kion mi opinias malfeliĉon por la germana popolo, estas la intermiksiĝo de la juda kun la ĝermana raso.“ [1]

Siegfried Wagner plej malfrue en 1925 fariĝis unu el la plej intimaj amikoj de Hitler. Goebbels juĝis en taglibra noto de la 8-a de majo 1926 pri Siegfried kaj Winifred Wagner, kiun lastan li rigardis kiel „rasa ino“: „… Ŝi plendas al mi sian aflikton. Siegfried estas tiel malforta. Fi! Mi hontu antaŭ la majstro.“[6]

Komponado[redakti | redakti fonton]

Krom sia engaĝiĝo por la festivaloj de Bayreuth Siegfried Wagner ankaŭ komponis. Li kreis 17 operojn, por kiuj li laŭ la modelo de sia patro mem verkis libretojn. Plenkonvinkan sukceson sur germanaj scenejoj li ne atingis. Jam lian unuan operon de 1899 Der Bärenhäuter la kritikistoj kritikaĉis. Peter Raabe, kiu dum la epoko de la naziismo fariĝis prezidanto de la Regna Muzikĉambro, nomis ĝin en la fakgazeto Allgemeinen Musikzeitung „balbutaj komponproboj“.[1] Siegfried Wagner mem kulpigis „judajn manipulojn“ („Por tio zorgas Judas Malamo“) pro la malsukceso. [1]

Surprize liaj verkoj nuntempe spertas renesancon kaj ekzistas kiel surdiskigoj. Antaŭ ĉio sia unua opero Der Bärenhäuter foje estas prezentata sursceneje. Same ekzistas surdiskigoj, kiuj dokumentas la agadon de Siegfried Wagner kiel dirigento.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Bärenhäuter, UP 22-an de januaro 1899, Munkeno
  • Herzog Wildfang, UP 23-an de marto 1901, Munkeno
  • Der Kobold, UP 29-an de januaro 1904, Hamburgo
  • Bruder Lustig, UP 13-an de oktobro 1905, Hamburgo
  • Sternengebot, UP 21-an de januaro 1908, Hamburgo
  • Banadietrich, UP 23-an de januaro 1910, Karlsruhe
  • Schwarzschwanenreich, UP 5-an de novembro 1918, Karlsruhe
  • Sonnenflammen, UP 30-an de oktobro 1918, Darmstadt
  • Der Heidenkönig, UP 16-an de decembro 1933, Kolonjo
  • Der Friedensengel, UP 4-an de marto 1926, Karlsruhe
  • An allem ist Hütchen Schuld!, UP 6-an de decembro 1917, Stutgarto
  • Der Schmied von Marienburg, UP 16-an de decembro 1923, Rostock
  • Rainulf und Adelasia, 1922, UP (koncertforma) 4-an de oktobro 2003, Metzingen (B.-W.)
  • Die heilige Linde, UP Vorspiel 27-an de novembro 1924, Rudolstadt, UA komplett 2001, Köln/WDR
  • Wahnopfer, 1928 (nekompleta, UP 10-an de junio 1994, Rudolstadt)
  • Walamund (nekompleta), 1928
  • Das Flüchlein, das Jeder mitbekam, 1929 (nekompleta, UP post instrumentigo postmorta la 4-an de aŭgusto 1984, Kiel

Ceteraj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Koncerto por violono akompanata de orkestro, 1915


Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945, S. Fischer, Frankfurt am Main 2007, S. 637.
  2. Brigitte Hamann: Winifred Wagner oder Hitlers Bayreuth, S. 650
  3. Pet P. Pachl: Siegfried Wagner - Genie im Schatten
  4. Brigitte Hamann: Winifred Wagner oder Hitlers Bayreuth, S. 114
  5. Zitate, sofern nicht anders angegeben, bei Ernst Klee, Kulturlexikon, S. 637.
  6. Ernst Klee, Kulturlexikon, S. 638.