Siemens AG
Siemens AG estas mondvaste aganta entrepreno. En Germanio, ĝin fondis Werner von Siemens en 1847, sub la komerca nomo Telegraphen-Bauanstalt von Siemens & Halske. Grupo de firmaoj formiĝis en 1966 sub la nomo Siemens AG. La konzerno hodiaŭ havas 1.200 produktejojn. Tutmonde la firmao havas 430.000 laborantojn (2004).
Siemens AG produktas interalie elektronikajn varojn, ekzemple komputilojn, generatorojn k.a. Ĝi ĉesigis la produktadon kaj evoluigon de poŝtelefonoj, telefonretoj kaj, en 2008, ankaŭ de sendrataj hejmaj telefonaparatoj.
Bonfarado
Firmao Siemens aktivas ankaŭ en bonfarado: Fondaĵo Heinz Nixdorf, subtenata de Siemens, helpas disvolviĝon de merkata ekonomio en Belorusio kaj Rusio — i. a. per donacoj de komputiloj al lernejoj, per subteno de ekonomia edukado ktp.
Vidu ankaŭ
-
Siemens AG en Berlino -
Siemens AG en Nurenbergo -
Siemens AG en Erlangen -
Emblemo
Eksteraj ligiloj
greke http://www.siemens.com greke http://deutsche-boerse.com/dbag/dispatch/en/isg/gdb_navigation/home?module=InOverview_Equi&wp=DE0007236101&foldertype=_Equi&wplist=DE0007236101&active=overview&wpbpl= greke http://www.siemens.de greke http://www.my-vk.de