ES64U2 de Siemens kaj Krauss-Maffei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Siemens ES64U2)
Lokomotivo ÖBB 1116 005 kun futbalmotivo okaze de Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kun motivo de Aŭstrio

Lokomotivo Siemens ES64U2 estas universala alterna elektra lokomotivo kun asinkronaj motoroj konstruita baze de Siemens EuroSprinter. Ili estas uzataj en Aŭstrio de ÖBB en du serioj de tiu ĉi lokomotivo: 1016 kaj 1116 (kelkaj el la lokomtivoj de serio 1116 estis prilaboritaj por uzado kun grandrapidaj trajnoj Railjet) kun nomo Taurus. Tiuj du estas inter ŝatantoj de fervojo konataj pro la sono dum ekveturo, kiu sonas kiel tonalo. En Germanio temas pri serio 182, en Hungario 1047 (de MÁV) kaj 1047.5. Maksimuma rapido estas 230 km/h, longeco estas 19 280 mm kaj oni povas ilin uzi je standarda ŝpuro 1 435 mm. Tensiga sistemo estas jena: 15 kV 16,7 Hz; 25 kV 50 Hz. Oni povas ilin vidi ankaŭ en Ĉeĥio, sed nur apud la landlimo (ili estas uzataj ĉefe je personaj trajnoj de Břeclav al Vieno kaj Payerbach kaj je kelkaj EuroCity trajnoj al Aŭstrio; poste temas pri personaj trajnoj de Vieno tra Šatov al Znojmo). Mekanika parto de tiu ĉi lokomotivo iĝis bazo por tipo Siemens ES64U4.