Sienna Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sienna Miller dum premiero Factory Girl (2007)
Miller dum British Academy Film Awards 2007

Sienna Rose Miller (28-an de decembro 1981 en Novjorko) estas usona aktorino, modelo kaj mododizajnistino. Ŝiaj plej grandaj sukcesoj estas (2011) en filmoj Layer Cake, Alfie, Factory Girl, The Edge of Love kaj G.I. Joe: The Rise of Cobra.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Patro de Miller estas bankisto Ed Miller, ŝia patrino Jo gvidis la londonan lernejon Lee Strasberg. Miller naskiĝis en Usono, plenkreskis, lernis en Britio. Ŝi havas usonan kaj britan ŝtatanecojn. Ŝiaj gepatroj divorcis baldaŭ post sixa naskiĝo. Ŝi vizitis la lernejon Heathfield School en Ascot. Dum la lernado, ŝi malkovris sian emon al la arto.

Miller plulernis en Novjorko la instituton Lee Strasberg Theatre and Film Institute. En Novjorko, ŝi ludis en teatraĵoj The Striker, Independence kaj Cigarettes & Chocolate. Kiel fotomodelo, ŝi partoprenis en reklamkampanjoj de Coca-Cola, Prada kaj de la fama Pirelli-kalendaro de 2003. Ŝi estas intertempe ĉefa reprezantisto de la Jeans-marko Pepe Jeans London kaj varbas por la modolabelo Tod's. Miller ricevis en 2002 rolon en la sendependa filmo High Speed. Ŝia sekva rolo estis en la mallonga televida serio de FOX The American Embassy en 2002.

Tiutempe, Miller subskribis kontrakton kun Paramount Pictures je sep jaroj. Ŝia unua roleto estis surbaze de la traktato la roleto de Fiona Bickerton en FOX-serio Keen Eddie. Ŝi sekva filmo estis la londona krim-dramo Layer Cake en 2004, en kiu ŝi ludetis kun Daniel Craig. Ŝi akiris pli grandajn sukcesojn en la filmoj Factory Girl, The Edge of Love kaj G.I. Joe: The Rise of Cobra.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2001: South Kensington
  • 2002: The Ride
  • 2002: High Speed
  • 2004: Layer Cake
  • 2004: Alfie
  • 2005: Casanova
  • 2006: Factory Girl
  • 2007: Camille
  • 2007: Stardust
  • 2008: Interview
  • 2008: The Mysteries of Pittsburgh
  • 2008: The Edge of Love
  • 2009: G.I. Joe: The Rise of Cobra
  • 2009: Hippie Hippie Shake
  • 2011: New Year's Eve

Serioj[redakti | redakti fonton]

  • 2002: The American Embassy, 1 epizodo
  • 2002: Bedtime, 4 epizodoj
  • 2003-04: Keen Eddie, 13 epizodoj
  • 2009/2011: Top Gear, 2 epizodoj