Sierra Morena (Ciudad Real)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sierra Morena estas la nomo kiun ricevas komarko de la provinco de Ciudad Real, en Hispanio, laŭ la divido kiun de tiu provinco faras la Diputación (provinca municiparejo) de Ciudad Real.[1][2][3] Ĝi estas situanta sude de la provinco, ĉe la limo kun la provinco de Ĥaeno. Kiel la najbara komarko ĥaena de Sierra Morena, formas parton de la samnoma montaro de Sierra Morena, kiu separas Manĉon el Andaluzio.

Ties municipoj estis historie ligataj al Kamparo de Montiel kaj al Kamparo de Kalatrava.

Municipoj

Municipo Populacio Areo Denseco
Santa Cruz de Mudela 4.724 134,60 35,10
Calzada de Calatrava 4.518 410,94 10,99
Torrenueva 2.983 142,15 20,98
Viso del Marqués 2.859 533,20 5,36
Fuencaliente 1.167 269,85 4,32
Almuradiel 971 66,16 14,68
Mestanza 802 370,00 2,17
Solana del Pino 426 180,08 2,37
Villanueva de San Carlos 388 109,25 3,55
San Lorenzo de Calatrava 289 105,73 2,73

Notoj

  1. http://www.dipucr.es/cgi-bin/mainbin/index.pl?action=viewnews&cat=56&id=1194&imprimir=&ordena=INICIO%20DESC Diputación de Ciudad Real-Portada-Noticias de la Diputación-Reportajes
  2. http://www.dipucr.com/cgi-bin/mainbin/index.pl?action=redirect&cat=43&id=2636
  3. http://www.innotur.org/provincia.asp