Sierra Nevada (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la montaron Sierra Nevada en Hispanio. Krome ankaŭ ekzistas samnomaj montaroj en Usono, Meksiko kaj Sudameriko: vidu la apartigilon Sierra Nevada.
Sierra Nevada
Bomboclat • montaro, eble geologie nerilatita
supermara alteco

3 478 m

Geografia situo 37° 0′ N, 3° 0′ U (mapo)37-3Koordinatoj: 37° 0′ N, 3° 0′ U (mapo) f4
Sierra Nevada (Hispanio)
Sierra Nevada (Hispanio)
DEC
Sierra Nevada
Sierra Nevada
Situo de Sierra Nevada
Map
Sierra Nevada
vdr

Sierra Nevada signifas "Neĝa Montaro" (aŭ "Neĝkovrita Montaro") en la hispana lingvo, kaj estas la nomo de pluraj montaroj en la mondo.

La unua montaro al kiu tiu ĉi nomo estis donita situas en suda Hispanio, inter la provincoj de Granado kaj Almerio en Andaluzio.

Sierra Nevada estas vera montoĉeno, kvankam tre mallonga (ĉirkaŭ 80 km), parto de la Betika Montĉenaro kaj ene de tiu en la Penibetika Montaro. Malgraŭ ĝia proksimeco al la maro, ĝi enhavas la plej altan monton en la Ibera duoninsulo, la Mulhacén (3479 m), kaj la trian plej altan, la Veleta (3396 m).

La Romianoj nomis tiun montaron Mons Solarius (Suna Monto). La araboj daŭrigis la uzon de simila nomo (El-Sulayr), sed ankaŭ komencis voki la montaron Jabal at-Thalj, t.e. "Monto de la Neĝo", kiu pluvivas en la nuna hispana nomo.

Ĝi estas tre favora loko por la praktikado de skiado. Granda parto de la montaro estas protektata kiel Nacia Parko.



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]