Norda montaro de Oaĥako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sierra Norte (regiono))
Norda montaro de Oaĥako
Regiono de la subŝtato Oaxaca
Jen la regionoj de la subŝtato Oaĥako: la regiono Sierra Norte montratas helflave en la nordoriento
Jen la regionoj de la subŝtato Oaĥako: la regiono Sierra Norte montratas helflave en la nordoriento
Jen la regionoj de la subŝtato Oaĥako: la regiono Sierra Norte montratas helflave en la nordoriento
region of Oaxaca [+]

LandoMeksiko
RegionoOaxaca

ĈefurboIxtlán de Juárez
- koordinatoj17° N, 96° U (mapo)17.330555555556-96.487222222222Koordinatoj: 17° N, 96° U (mapo)

Loĝantaro556 256 (stato: censo de 1990)

Norda montaro de Oaĥako (Meksiko)
Norda montaro de Oaĥako (Meksiko)
DEC
Norda montaro de Oaĥako
Norda montaro de Oaĥako

Map
Norda montaro de Oaĥako
vdr

La regiono Norda montaro de Oaĥako (hispane región Sierra Norte de Oaxaca) estas parto de la subŝtato Oaĥako (hispane : Oaxaca) de Meksiko. Ĝi situas en la nordoriento de la subŝtato. En 2010 ĝi havis sume 176 489 loĝantojn. Administra centro de la regiono estas la urbo Ixtlán de Juárez.

La regiono estas dividita en tri distriktojn: Ixtlán, kiu plue subdividiĝas je 26 komunumoj, Villa Alta, kiu havas 25 komunumojn kaj Mixes (aŭ Mixe respektive Sierra Mixe), kiu konsistas el 17 komunumoj.

La okcidenta parto de la regiono estas monta, enhavante parton de la Oaĥaka Patrinmontaro (hispane Sierra Madre de Oaxaca), nome la submontarojn Juárez kaj Villa Alta. Oriente, la regiono deklivas malsupren al la marborda ebenaĵo de Veracruz. La areo disponas pri unu el la plej bone konservitaj biosferoj de Meksiko, kaj aldone ankaŭ pri nombro de interesaj urboj kaj vilaĝoj. La politikaj instancoj de la regiono subtenas ekoturismon por helpi konservi la biosferon - interalie proponiĝas tranoktadoj en kabanoj, kampadejoj, aliro kaj gvidiloj por ekskursoj kaj montaraj biciklumadoj, ĉevala rajdado, birdumo (birdorigardado) kaj esplorado de kavernoj.