Sierra de la Laguna

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la montaro.

Sierra de la Laguna estas montaro en Duoninsula Kalifornio de Meksiko. Ĝi troviĝas apud la suda ekstremaĵo de la duoninsulo en la subŝtato de Suda Malsupra Kalifornio, kaj estas la plej suda montaro en la duoninsulo.

La suda pinto de la duoninsulo, inkluzive de Sierra de la Laguna, antaŭe estis insulo, kaj ĝi havas diferencan flaŭron kaj faŭnon, kun multaj parencecoj kun suda Meksiko. La Sierra gastigas multajn endemiajn speciojn kaj subspeciojn. La sankt-lukaj kserofitaroj etendiĝas ekde la marbordo ĝis altitudo de 250 metroj. La sekaj arbaroj de Sierra de la Laguna okupas la pli malaltan parton de la montaro, ekde altitudo de 250 ĝis 800 metroj. Super altitudo de 800 metroj, la sekaj arbaroj transiras al pinaroj-kverkaroj de Sierra de la Laguna. La konsisto de la pinaroj-kverkaroj varias kune kun la altitudo; kverkaj maldensarbaroj superregas ekde altitudo de 800 ĝis 1 200 metroj, kun kverkaj-pinaj maldensarbaroj inter 1200 kaj 1600 metroj, transirantaj al pinaj-kverkaj arbaroj super 1600 metroj. La superreganta loka pino estas subspecio de Cembroida pino, Pinus cembroides subsp. lagunae.

Sierra de la Laguna malproksime.

La arbaroj estas komerce ekspluataj por konstruligno, kaj bovbredado estas komuna en la zonoj de kverka maldensarbaro kaj seka arbaro.

UNESKO estas signinta Sierra de la Laguna kiel Tutmondan Biosferan Rezervejon : "Tiu duon-arida ĝis mezvarma subhumida klimata areo reprezentas tre gravajn kaj kontrastantajn ekosistemojn, inkluzive de aridaj zonoj, arbustaroj, malaltaj foliarbaraj tipoj, maldensarbaroj de ĉiamverdaj Quercus devia, miksaj maldensarbaroj de pinoj kaj ĉiamverdaj kverkoj, kaj oazoj kun palmoj kaj “guerivos” kiuj situas laŭlonge de la galeriaj arbaroj de la riveraj basenoj." La Biosfera Rezervejo estis starigita laŭ Meksika prezidenta dekreto de 6 junio 1994, kiu signis kernan areon kaj bufrozonojn. La kerna areo estas enfokusiginta la kverkarojn-pinarojn de pli altaj altitudoj, dum la transira areo inkluzivas la komunumojn de Todos Santos, El Pescadero, El Triunfo, San Antonio, San Bartolo, Buena Vista, Los Barriles, Las Cuevas, Santiago, kaj Miraflores.

23°34′N 110°00′W  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 23.567 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">23.567°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 23.567; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Sierra de la Laguna)

Eksteraj ligiloj [redakti]

North America satellite globe.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Nordameriko