Siesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
siesta dormo en hamako; pentraĵo de Gustave Courbet el la jaro 1844

Siesto estas dormeto post la tagmanĝo, kutima en varmaj regionoj.

La originon de la kutimo siesti, t.e. dormi post la tagmanĝo, ni devas serĉi en la mezepoko, kiam oni faris tion en la sexta (sesa) horo, do post la tagmanĝo. Antaŭ kelkaj jaroj oni opiniis, ke la siesto estis malbona kutimo de mallaboremaj popoloj. Tamen ĵusaj studoj montris, ke dormeti inter 30 aŭ 40 minutoj post la tagmanĝo estas bonega por la sano de la personoj. Feliĉe en Andaluzio ĉi tiun kutimon oni neniam forgesis kaj ĝi estas rapide adoptata de tiuj foraj vizitantoj post ol ekkoni ĝin. Verŝajne Camilo José Cela, hispana nobelpremita verkisto, pravis kiam li diris ke la siesto estas la ibera jogo (kvankam Portugalio apartenas al Iberio sed tamen ne ĝenerale praktikas sieston). Ĉi tiu verkisto estis granda ŝatanto de la siesto; li ankaŭ diris ke ĉi tiun kutimon oni devis fari tute bone, por kio oni devas unue preĝi la Patronian, kaj poste uzi dormveston kaj pisujon.

"Far Niente" - nenionfaro; pentraĵo de William-Adolphe Bouguereau el la jaro 1904

Malavantaĝo de la siesto estas, ke la laboro daŭras ĝis vespero pro la posttagmanĝa ripozo. Ĉar la laboristoj alvenas vespere, ili apenaŭ havas tempon por la familio.

En la epoko de la temperatur-kontrolitaj laborejoj, la kutimo de siesto retiriĝas.

La hispana registaro malpermesis en ŝtataj oficejoj la sieston ekde la 1-a de januaro de 2006.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www3.azwestern.edu/psy/dgershaw/lol/SiestaSense.html greke http://web.archive.org/web/20020213055127/http://www.time.com/time/magazine/intl/article/0,9171,1107990405-23189,00.html