Sifono (biologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marheliko de la familio de la Volutidae (Cymbiola magnifica). La sifono estas bone videbla.

Sifono estas, en besta anatomio, tubforma mekanike moviĝebla organo ĉe iuj bestoj (ĉefe moluskoj, larvoj de moskitoj kaj tunikuloj), kies ĉefa funkcio estas la enpreno aŭ elĵeto de fluidaĵoj, kiel marakvo aŭ surfaca aero, al aŭ el la interno de la bestokorpo.

La funkcio de sifonoj diferencas laŭ la vivmaniero de la besto. Ĉe la kapopieduloj sifonoj situas inter la kapo kaj la korpo kaj helpas la moviĝon per enpreno kaj elĵeto de akvo kaŭzitaj de kuntiriĝoj de la mantelo. Tiuj bestoj povas orientigi siajn sifonojn diversdirekten por ŝanĝi sian moviĝdirekton.[1]. La sifono de polpo funkcias laŭ la sama skemo kiel reakcia motoro de aviadilo.

Iuj maraj gastropodoj, kiel tiuj de la familio de la Conidae, uzas sifonon kovritan de kemiaj ricevantoj, kiujn ili elmetas el sia konko por analizi substancojn en la ĉirkaŭa maro kaj tiel trovi eventualajn predaĵojn.[2]

Dolĉakva heliko (Pomacea canaliculata) uzanta sifonon por spiri surfacan aeron

Marhelikoj kaj moskitaj larvoj uzas sifonon por ebligi spiradon de surfaca aero kiam la besto restas subakve.

La Panopea abrupta duvalva mara molusko, kiu vivas en la submaraj sabloj ĉe la nordorientaj marbordoj de la Pacifiko, posedas sifonon, kiu povas atingi longecon de unu metro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angleJ.L. Sumich et J.F. Morrissey, Introduction to the Biology of Marine Life, Jones & Bartlett Publishers, 2004, ISBN 9780763733131, p. 308, partoj legeblaj interrete ĉe Google Books
  2. angleDianne Watters et John Pearn, Toxins and Targets, Taylor & Francis, 1992, ISBN 3718651947, 9783718651948, 199 pp, p 20, partoj legeblaj interrete ĉe Google Books