Sigelvaksa fungo
|
|
||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sigelvaksa fungo (Ganoderma lucidum)
|
||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||
| Ganoderma lucidum (Curtis ex Fr.) P.Karst. 1881 |
||||||||||||||||||
La Sigelvaksa fungo (ĉine: 灵芝) estas fungo el la familio de poliporacoj (Polyporaceae).
Ĝi vivas en la orienta parto de Azio. Oni en la antikveca Ĉinio opiniis, ke ĝi estas longviva, senmorta kaj fea herbo.
Enhavo |
Medio [redakti]
La sigelvaksa fungo – kvankam parazita fungo – kreskas sur la grundo kaj havas trunketon; tiuj du ecoj distingas de la aliaj poliporaloj (tindrofungoj). Ĝi malofte kreskas sur arbo.
Aspekto [redakti]
La trunketo aliĝas al la ĉapelo ekscentre (discentre aŭ necentre, ekster centro), kaj kiam la fungo kreskas sur arbo, la trunketo estas tre mallonga. Ĝia ĉapelo larĝas 8-30 cm-ojn, dikas 1-3 cm-ojn, kaj havas brilan (kiel vaksan aŭ lakan surfacon), ruĝbrunan, duran supran tavolon. La ĉapelo de la fungo estas komence nur meze bruna, ekstermeze ĝi estas flava kaj rande blanka. La sporoprodukta (pora) tavolo estas helbruna kaj ĝin ne kovras brila surfaco. La fungokorpo estas malmola kiel ligno.
Vivo [redakti]
Ĝi parazitas la arbajn radikojn, kaj oftas sur fundo de arbaroj, somere kaj aŭtune.
Utilo [redakti]
La sigelvaksa fungo estas nemanĝebla. Oni nomas ĝin kuracfungo, ĉar ĝi havas la efikojn malalti la kolesterinan nivelon, redukti inflamon, kaj protekti hepaton. La efikaĵoj estas la lanostan-tipaj triterpenoj, la ganoderan-acidoj.