Sighișoara
Sighișoara [sigiŝoara] (germane: Schäßburg [ŝesburk], hungare: Segesvár [ŝegeŝvar]) estas urbo en distrikto Mureș en Rumanio situanta sur 46°12′N 24°48′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 46.2 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">46.2°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <, nordoriente de Mediaș kaj apartenanta al la plej gravaj urboj. Ĝi situas ĉe rivero Târnava Mare en la Kokel-valo. En Sighișoara naskiĝis Vlad Ţepeș.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
La urbo havis en 1910 11587 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj) kaj 35305 (rumanoj, 20 % hungaroj, 4 % germanoj) en 1992.
Krom rumanoj, en la urbo vivas hungaroj, ciganoj kaj germanoj.
Historio [redakti]
Sighișoara fondiĝis kiel Schäßburg en la dua duono de la 12-a jarcento fare de germanaj koloniantoj. La 31-an de julio en 1849 tie okazis la batalo de Segesvár, en kiu mortis Sándor Petőfi. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő).
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Interaga mapo de distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002
- Sighișoara Durabila, organizo por daŭripova politiko rumane
