Sigismundo
El Vikipedio
(Alidirektita el Sigismondo la 1-a)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 9 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Sigismundo aŭ Sigismondo estas germandevena vira nomo.
En PIV2002 estas Sigismondo, sed la origina germana radiko estas mund kun U. La ŝanĝo al O en la franca estas verŝajne rezulto de miskompreno de iama kutimo skribi O anstataŭ U, kiam apudis M kaj N.
Enhavo |
Sigismundo en naciaj lingvoj [redakti]
- germane Sigismund, Sigmund, Siegmund
- angle Sigismund, Sigmund
- france Sigismond
- latine Sigismundus
- litove Zigmantas (arkaike ankaŭ Žygimantas) kaj pli mallonge Zigmas
- slovake Žigmund
- hungare Zsigmond
- pole Zygmunt
Famaj Sigismundoj [redakti]
Regantoj [redakti]
- 1433–1437 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio), imperiestro, ankaŭ nomata Sigismondo de Luksemburgo
- 1432–1440 grandduko Sigismondo la 1-a de Litovio, Žygimantas Kęstutatis
- 1506–1548 reĝo Sigismondo la 1-a (Pollando), estis ankaŭ grandduko Sigismondo la 2-a de Litovio
- 1548–1572 reĝo Sigismondo la 2-a (Pollando), estis ankaŭ grandduko Sigismondo la 3-a de Litovio
- 1587–1632 reĝo Sigismondo la 3-a Vasa de Pollando, el la sveda dinastio Vasa, estis ankaŭ grandduko Sigismondo la 4-a de Litovio kaj reĝo Sigismondo la 1-a de Svedio
- 1540-1571 Johano Sigismondo Zápolya, reĝo de Hungario, princo de Transilvanio
- 1581-1602 Sigmundo Báthori, reganto de Transilvanio
- 1607-1608 Sigmundo Rákóczi, reganto de Transilvanio

