Sigismondo la 1-a (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sigismondo la 1-a de Pollando, Sigismondo la 2-a de Litovio, Sigismondo la Maljuna, (pole Zygmunt I Stary, litove Žygimantas II Senasis, rutene Žyhimont II Stary) naskiĝis la 1-an de januaro 1467 kaj mortis la 1-an de aprilo 1548. Li estis de la 8-a de decembro 1506 ĝis sia morto reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio. Jam antaŭe li estis duko de Silezio.

Lia kromnomo "la maljuna" distingis lin de lia samnoma filo. Sed li vere atingis konsiderindan aĝon de pli 81 jaroj. Lia rekta antaŭulo estis ne lia patro Kazimiro la 4-a, sed lia frato Aleksandro, antaŭ kiu regis ilia frato Johano Alberto. (La plej aĝa frato, Ladislao, estis reĝo de Bohemio kaj Hungario.)

Sigismondo estis la kvina reganto el la dinastio de la jagelonoj/jogajlidoj. Dum lia regado finiĝis milito kontraŭ la Germana Ordeno, kiam en 1525 ties estro Alberto de Brandenburgio konvertiĝis al protestantismo kaj omaĝis al Sigismondo, ricevante kompense la ordenan teritorion kiel feŭdon kaj iĝante duko de Prusio.


Antaŭe:Grandduko de LitovioPoste:
Aleksandro15061548Sigismondo la 3-a
Antaŭe:Reĝo de PollandoPoste:
Aleksandro15061548Sigismondo la 2-a
Antaŭe:Duko de SilezioPoste:
1499