Sigismondo la 3-a Vasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La blazono de Sigismondo kiel pola kaj sveda reĝo kaj litova grandduko
Sigismondo la 3-a Vasa
Nomsubskribo

Sigismondo la 1-a de Svedio, Sigismondo la 3-a Vasa de Pollando, Sigismondo la 4-a Vasa de Litovio (svede SigismundSigismund III Vasa, pole Zygmunt III Waza, litove Zigmantas Vaza, rutene Žyhimont Vaza; naskita la 20-an de junio 1566, mortinta la 19-an de aprilo 1632) estis reĝo de Svedio en 15921599, kaj reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio en 15871632.

Sigismondo estis nepo de Gustavo Vasa, filo de Johano la 3-a, nevo de Eriko la 14-a kaj Karolo la 9-a kaj kuzo de Gustavo la 2-a Adolfo, kiuj ĉiuj estis reĝoj de Svedio antaŭ aŭ post li, ĉiuj de la dinastio Vasa.

Sigismondo naskiĝis ĉe Gripsholm dum enprizoniĝo de liaj gepatroj fare de reĝo Eriko la 14-a. Kvankam Svedio tiam jam estis iĝinta protestanta, Sigismondo restis katoliko kiel sia patrino, Katarina Jogajlido, Katarzyna Jagiellonka, filino de Sigismondo la Maljuna kaj lia edzino Bona Sforza.

Sigismondo proponis personan union inter la Pola-Litova Unio kaj Svedio, sed malsukesis kun tiuj planoj. Li estis forigita de la sveda trono, sed plu konsideris sin mem reĝo de Svedio.


Antaŭe:Reĝo de SvedioPoste:
Johano la 3-a15921599Karolo la 9-a
Antaŭe:Reĝo de Pollando
Grandduko de Litovio
Poste:
Stefano Batory15871632Ladislao la 4-a Vasa