Sigmar Gabriel
Sigmar GABRIEL estas germana politikisto. Li naskiĝis la 12-an de septembro 1959 en Goslar, do nun estas 53-jara. Inter 1999 kaj 2003 li estis ĉeministro de la germania federacia lando Malsupra Saksio, kaj inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 en registaro gvidata de Angela Merkel estis federacia ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco de Germanio, en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj. Li reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia. Ekde la 13-a de novembro 2009 li estas prezidanto de sia partio.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Literaturo de kaj pri Sigmar Gabriel en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko
| Antaŭe: | Ministroprezidanto de Malsupra Saksio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Gerhard Glogowski | 1999–2003 | Christian Wulff |
| Antaŭe: | Partiestro de SPD | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Franz Müntefering | 2009– | – |