Sigmar Gabriel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigmar Gabriel en 2012

Sigmar GABRIEL estas germana politikisto. Li naskiĝis la  12-an de septembro 1959(nun 1959-09-12) en Goslar, do nun estas 64-jara. Inter 1999 kaj 2003 li estis ĉeministro de la germania federacia lando Malsupra Saksio, kaj inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 en registaro gvidata de Angela Merkel estis federacia ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco de Germanio, en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj. Li reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia. Ekde la 13-a de novembro 2009 li estas prezidanto de sia partio. En la registaro de Germanio, kiu oficu de la 17-a de decembro 2013 ĝis la jaro 2017, li laŭ publikiĝo de la 15-a de decembro 2013 estu vickanceliero kaj ministro pri ekonomio kaj teknologio.

Eksteraj ligiloj

greke persona retejo Informoj pri Sigmar Gabriel en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)

Antaŭe:Ministroprezidanto de Malsupra SaksioPoste:
Gerhard Glogowski19992003Christian Wulff
Antaŭe:Partiestro de SPDPoste:
Franz Müntefering2009