Zygmunt Bauman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sigmundo Bauman)
Zygmunt Bauman
Persona informo
Zygmunt Bauman
Naskiĝo 19-an de novembro 1925 (1925-11-19)
en Poznano
Morto 9-an de januaro 2017 (2017-01-09) (91-jaraĝa)
en Leeds
Religio ateismo vd
Lingvoj polarusaangla vd
Ŝtataneco PollandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko • Faculty of Philosophy and Sociology, University of Warsaw vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Familio
Edz(in)o Janina Bauman vd
Infanoj Irena Bauman vd
Parencoj Michael Sfard vd
Profesio
Okupo filozofosociologo • universitata instruisto • verkistopublikigisto vd
Laborkampo sociologio vd
Aktiva en MedeĝinoTel-AvivoLeedsVarsovio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zygmunt Bauman (naskiĝis la 19-a de novembro 1925 en Poznań, mortis la 9-an de jnuaro 2017 en Leeds (Britio)) - pola filozofo pri historio kaj sociologo.

Naskita en familio de polaj judoj post germana invado en Pollandon kaj sovetia invado en Pollandon kun la familio fuĝis en Sovetunion, kie eniris al Komsomolo kaj en 1943 komencis studi en Niĵnij Novgorod. Post mobilizo eklaboris en rusa milico. En 1944 eniris al Unua Armeo de Pola Soldataro, kie estis politika oficiro. En 1971 eniris profesoro de sociologio en Universitato de Leeds.

Serve al stalinismo[redakti | redakti fonton]

En intervjuo al brita "The Guardian" Bauman klarigis sian amon al komunismo en ties stalinisma versio asertante, ke ĝi estis daŭrigo de klerismo.

Polaj historiistoj Bogdan Musiał kaj Piotr Gontarczyk malkaŝis detalojn de rapidega avancado de Bauman en Korpuso de Publika Sekureco (1945-1953) (respektiva al sovetia NKVD) kaj poste kiel agento de Ĉefa Estraro pri Informado de Pola Armeo kun pseŭdonomo „Semjon”.

Laŭ arkivoj de Instituto pri Nacia Memoro:

- junie 1945 enposteniĝas kiel anstataŭanto de komandanto pri politika edukado en la 5-a memstara protekta bataliono en Bydgoszcz

- decembre nomumita kiel pli maljuna instruktoro pri politikaj-edukaj aferoj

- julie 1946 translokigita Varsovien, kie en Memstara Lerneja Regimento iĝas lekciisto pri soci-politikaj aferoj

- julie 1947 estas Maljuna Instruktoro pri Politika-Eduka Klerigo en Politik-Eduka Estraro de la Fakultato de Politika Instruado

- februare 1948 iĝas ĉefo de Fakultato de la Unua Fako pri Politika Instruado kaj Propagando en Politik-Eduka Estraro

- decembre 1948 iĝas ĉefo kaj samtempe anstataŭanto de la ĉefo de Unua Fakultato de Politik-Eduka Estraro

- Sekvan jaron Bauman krom edukado okupiĝas pri propagando

- julie 1949 iĝas ĉefo de Propaganda Fako kaj Agitado en Politika Estraro

- ĝis marto 1953 estis ĉefo de la Dua Fako de Politika Estraro, sodatservante en rango de majoro.

Intertempe dum 20 tagoj kiel komandanto batalas kontraŭ banditoj kaptante grandan nombron de ili. Distingita per Batal-Kruco, "kio signifas, ke kondamnis al torturoj kaj kruela morto Anatemitajn Soldatojn de Pola Enlanda Armeo, Naciaj Armitaj Fortoj de PollandoLibero kaj Sendependo".

Verkado[redakti | redakti fonton]

Studinto de Universitato Varsovia. Li estas preleganto de la universitato en Leeds kaj li prelegis en Ĥajfo kaj Tel-Avivo. Li estas ankaŭ rektoro de la Universitato "Jan Józef Lipski" en Teremiski, en Pollando.

Unue Bauman estis marksisto, sed jam dum la studado en Varsovio li komencis opinii laŭ sia teorio pri postmoderneco. Post problemoj kun la komunistoj en Pollando li venis al Britio. Li kreis la teorion de post-moderna epoko de civilizo. Laŭ li post moderna tempo de sistemoj totalitaraj kaj kapitalismaj - la tempo de la manaĝeroj de la ŝtatoj - la civilizo transiros al tempo postmoderna. En tiu tempo la homaro estos libera de organizantoj, aŭtoritatoj kaj majstroj estante tute memsufiĉa. La ordonoj estos organizitaj en la homaro tiel konstruktive, ke la devigo al la homa unuo estos nenecesa. La sistemo estos organizita laŭ la kapablo de la homaj unuoj. Laŭ Bauman la mankoj de tiuj ŝanĝoj estos tre maletikaj; tial oni devas gardi la tutan diversecon en la homaro.

Alia grava temo lia, el kiu li dediĉis pluraj libroj estas la nocio de "likva socio", kiun li denuncas kiel la evoluon de la nuna, kie neniu homa rilato estas profunda, kaj ĉio malsekura kaj ne impresanta la animon, "glata", kaj fluanta kiel likvo.

Bauman estas ĉefe grava analizinto pri la kaŭzoj de la holokaŭsto, kiujn li vidas ĉefe en la "spirito de la moderneco" kaj ties ekstermorala volego al totala mastreco de la realo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]