Signaloj por tramoj kaj publika transporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Signalo Veturo rekte kaj maldekstre, sub ĝi apeliga signalilo signalas envicigon de pretendo por plua signalo por direkto rekte.
Signalo Haltu havas similan signifon kiel memstare lumanta flava lumo por ŝosea veturiloj.

Signaloj por tramoj kaj por trolebusoj aŭ aŭtobusoj de UAT en rezervitaj veturstrioj estas signaloj de lumsignalekipaĵo (semaforo) destinitaj speciale por tramoj. Ili povas esti uzitaj ankaŭ por aŭtobusoj de urba amasa transporto (UAT) aŭ trolebusoj en rezervitaj veturstrioj.

La signaloj por tramoj estas uzataj precipe sur vojkruciĝoj de surtera komunikaĵo kun trama trafiko, en lokoj de transveturejo de la surtera komunikaĵo trans tramvojo, deflankiĝo de la tramvojo el la surtera komunikaĵo aŭ alkonduko sur ĝi, en lokoj de transirejo por piedirantoj trans la tramvojo. Daŭra signalo "veturo rekte" por la tramoj estadas plenigita ankaŭ per signalado ĉe la tiel nomata tempa insuleto, do en lokoj, kie estas dum la alveturo de tramo aŭtomate haltigita trafiko de ŝoseaj veturiloj ĉirkaŭ la haltejo. En danĝeraj sektoroj la signaloj por tramoj estas uzataj por tio, por ke ili enlasu la pluan tramon nur tiam, kiam forlasos ĝin la antaŭa tramo. En kelkaj landoj kaj urboj la signaloj estas uzataj ankaŭ por gvidado de trafiko laŭ horaro, ekzemple ankaŭ por signalado de forveturo el fina haltejo.

En Ĉeĥio, Slovakio, Nederlando, Pollando, Rusio kaj Granda Britio estas uzataj "lensaj" signaliloj, kiam la signalo por ĉiuj direktoj estas kreata de certaj konsistoj de lumpunktoj, en Nederlando plie diferencigitaj kolore. En Germanio, Danio kaj Belgio estas uzata por ĉiu direkto memstara servico de signaliloj, el kiuj ĉiu estas aranĝita simile kiel semaforoj por ŝosea trafiko, sed la signaloj estas diferencigitaj forme kaj ne kolore.

Belgio, Estonio, Finnlando, Francio, Italio, Germanio, Hungario, Nederlando, Pollando, Unuiĝinta Reĝlando, Hispanio, Svedio kaj Svislando uzas signalojn por tramoj de la plej diversaj sistemoj, sed kiuj onidire ensumigas ankaŭ signalon "Atentu". En Aŭstrio, kiu estas unu el malmultaj landoj, kie por tramoj ne estas memstara signalo "Atentu", la uzado de antaŭsignaliloj en lokoj kun la plej alta permesita rapideco estas deviga. En Ĉeĥio kaj Slovakio la signalo "atentu" ne estas parto de kutima signalado, sed estas jam klopodoj por realaj provoj pri ties enkonduko.

Ĉe la tramoj eblas dinamikan gvidadon de la signalado realigi pli facile ol ĉe la ŝoseaj veturiloj. En kelkaj urboj krom pasiva detekto estas uzata ankaŭ aktiva detekto de la tramoj, ekzemple per formo de infralumturo ĉe la tramvojo kaj radiosignalo, per kiu komunikas ferdeka komputilo de la tramo kun komputilo de la signalekipaĵo. La sistemo tiel povas rilatigi ne nur la direkton de la veturo de tramo, sed eĉ identigi trafikan komunikon kaj situon de la tramo rilate al horaro (malfruiĝo, antaŭveturiĝo) kaj akomodi al tio urĝecon de preferado.

Ĉeĥio kaj Slovakio[redakti | redakti fonton]

Signalila ekipaĵo por tramoj sur tenilo. Dekstre signalado de perelektre priregataj trakforkoj.

Historio kaj kodigo[redakti | redakti fonton]

La signalojn por gvidi trafikon sur unurelaj tramvojoj kaj relplektaĵoj oni komencis uzi multe pli antaŭe ol por gvidi la ŝosean aŭ tramtrafiko sur strataj vojkruciĝoj. Ekde la jaro 1911 estis enkondukataj fervojaj lumsignalado de Elektraj entreprenoj de ĉefurbo Prago sur la unurelaj tramvojoj kaj la relplektaĵoj ekzemple en stratoj U kasáren, Celetná, Letenská, Křižovnická (Karlovy lázně), Radlická. La unuaj lumsignaliloj por aŭtomobiloj kaj tramoj, fabrikitaj en ČKD Praha, estis en Prago establita en la jaro 1927 sur vojkruciĝo de stratoj Hybernská, Dlážděná kaj Havlíčkova.

En la komencoj de la strata lumsignalado la piedirantoj kaj ŝoforoj de tramoj direktis sin per la samaj semaforoj kiel la ŝoforoj de aŭtomobiloj. En Ĉeĥoslovakio oni komencis uzi specialan lumsignaladon por tramoj en la jaro 1967 enkadre de livero de modernaj lumsignalaj ekipaĵoj por Prago de firmao Signalbau Huber el Munkeno. Tiutempe estis,unue en Prago, iom post iom enkondukata lumsignaliloj por tramoj kun dimensio 200 × 200 mm kun kvar lumpunktoj, slange nun nomataj lensoj (ĉeĥe: čočky), en Ostrava globetoj (ĉeĥe: kuličky). En Ĉeĥio kaj Slovakio ili estas uzataj ĝis nun.

Ekde la 1-a de januaro 1967 ekvalidiĝis nova regularo n-ro 80/1966 Sb., pri Reguloj de ŝosea trafiko. Tiu unuafoje enkondukis specialajn lumsignalojn por piedirantoj kaj direktajn lumsignalojn. Sed la signalado por la tramoj estis per la reguloj de ŝosea trafiko leĝigita nur kun valideco ekde la 1-a de julio 1971 en artikolo 1 de punkto 12 de noveliganta regularo n-ro 42/1971 Sb. [1], per kiu estis en § 40 de la reguloj de ŝosea trafiko aldonita nova alineo 9, kiu ebligis enkondukon de apartaj lumsignaloj por tramoj fare de Reguloj de teknika trafiko de urbaj tramvojoj (PTT UT)[2] kaj destinis, ke okaze de ilia uzo por ŝoforo de tramo ne ligas la ĝisnunaj lumsignaloj. PTT UT el la jaro 1970, kiel fariga regulon al § 4 de la leĝo pri fervojoj n-ro 61/1964 Sb., kun valideco ekde la 1-a de januaro 1971 enkondukis lumsignalilojn por gvidado de trafiko de tramoj en § 116 kaj en aldono n-ro 2. Samtempe estis preparata ČSN (Ĉeĥa Ŝtata Normo) 73 6021 Lumsignala ekipaĵo de ŝosea kaj urba transporto - farigo kaj lokigo de la signaliloj. En la regularon 100/1975 Sb. jam estis la lumsignaloj por tramoj kun valideco ekde la 1-a de januaro 1976 rekte enlaboritaj, kun la sama markigo ili restis ankaŭ en regularo n-ro 99/1989 Sb. Ekde la 1-a de decembro 1995 PTT UT estis fare de Konstrua kaj teknika regularo de fervojoj nuligita. Transporta regularo de fervojoj, per kiu PTT UT estis anstataŭigita, jam ne indikas la lumsignalojn por gvidi la trafikon de tramoj kiel fervojaj signaliloj. En regularo n-ro 30/2001 Sb. la signaloj por tramoj el la antaŭa regularo estas senŝanĝe transprenitaj, ĉifoje sub markigo S 15a ĝis 15g.

Reguloj de ŝosea trafiko difinas devligecon de la signaloj por la tramoj nur en sektoroj, kie la tramvojo estas kondukita sur surtera komunikaĵo. Tiuj ĉi signaloj estis samtempe ĝis fino de novembro de 1995 ankaŭ fervojaj signaliloj laŭ PTT UT. Transporta regularo de fervojoj por memstaraj sektoroj de la tramvojo ne difinas tiujn ĉi signalojn kiel signaliloj - se ili estas uzitaj, ili devus difinitaj per trafika regulo de konkreta trafikanto de fer- aŭ tramvojo, kio ekzemple en Prago ne estas.

Teknikaj postuloj por ekipaĵoj kaj signalan planon reguligas ČSN 36 5601 Lumsignalaj ekipaĵoj. Pli detalaj postuloj estas indikitaj en teknikaj kondiĉoj de TP 81 Proponado de lumsignalaj ekipaĵoj por gvidado de trafiko sur ŝoseaj komunikaĵoj, kies unuan eldonon aprobis Ministerio de transporto en la jaro 1996 kaj duan eldonon en la jaro 2006.

Signaloj[redakti | redakti fonton]

Sub signalo Veturo maldekstre apeliga signalilo informas pri envicigo de postuloj por signaloj por veturo rekte kaj maldekstre.

En la supra vico estas lokigitaj tri lumpunktoj, en la suba vico unu lumpunkto meze. Per la signalilo eblas doni tiujn ĉi signalojn:

  • Haltu: lumas la dekstra kaj la maldekstra punkto en la supra vico, La signalo Haltu havas laŭ § 71 alin. 7 de leĝo n-ro 361/2000 Sb., pri ŝosea trafiko, similan signifon kiel signalo kun flava lumo "Atentu!" sur semaforoj de trikolora sistemo, do se ŝoforo jam ne povas sekure halti, li darfas daŭrigi en la veturo.
  • Veturo rekte: lumas la suba lumpunkto kaj la meza punkto en la supra vico.
  • Veturo maldekstre: lumas la suba lumpunkto kaj la maldekstra punkto en la supra vico.
  • Veturo dekstre: lumas la suba lumpunkto kaj la dekstra punkto en la supra vico.
  • Veturo rekte kaj dekstre: lumas la suba lumpunkto kaj la meza kaj la dekstra punkto en la supra vico.
  • Veturo rekte kaj maldekstre: lumas la suba lumpunkto kaj la meza kaj la maldekstra punkto en la supra vico.
  • Veturo dekstre kaj maldekstre: lumas la suba lumpunkto kaj la maldekstra kaj la dekstra punktoj en la supra vico.

En kelkaj vojkruciĝoj estas uzata en signifo "Veturo ĉiudirekte" eklumiĝo de ĉiuj kvar lumpunktoj de la signalilo. Sed tiun ĉi signalon neniam estis kaj eĉ ne estas enkondukita fare de Reguloj de ŝosea trafiko. Sed origine laŭ Reguloj de teknika por trafiko de urbaj tramvojoj el la jaro 1970 eblis la bazajn signalojn kombini eĉ per tiu ĉi maniero.

En PTT UT el la jaro 1970 estis ankoraŭ signalo, dum kiu lumis nur la meza kampo en la supra vico. Tiu ĉi signalo nomiĝis "baza signalo dum uzo de trama detekto". Tiu ĉi signalo ne estis en la Regulojn de ŝosea trafiko transprenita kaj neniel signife ĝi estis uzata.

Antaŭsignaloj, signalo Atentu kaj apeligaj signaliloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭsignalo kun signalo Atendu haltu

Antaŭsignalon enkondukas por la tramaj kaj trolebusaj vojoj Transporta regularo de fervojoj (regulo n-ro 173/1995 Sb.). Ĝi estas simila al signalada ekipaĵo por la signaloj S 15a ĝis S 15g laŭ la regulo de n-ro 30/2001 Sb., sed sub la tabulo lun la signalilaj lumoj estas ankoraŭ flava blanke kadrigita tabuleto de formo de rektangulo starigita alten kun nigra litero P (ĉeĥe Předvěst). Tiu ĉi ekipaĵo donas signalojn:

  • Atendu haltu, ĝi estas simila al luma signalo por la tramoj S 15a "Haltu".
  • Atendu liberon, ĝi estas simila al luma signalo n-ro S 15b "Veturo rekte".

En kelkaj landoj la signalado por tramoj ne entenas la signalon "Atentu". Rilate al bremsaj ecoj de la tramoj tiel la tramo povas el la plena rapideco traveturi tra la signalado eĉ ĉirkaŭ 7 sekundoj post eksalto de la signalo permesanta la veturon en koncerna direkto (por la ŝoseaj veturiloj kutime sufiĉas signalo "atendu" por tempo 3 sekundoj. Sed evakuaj tempoj ofte ne estas akomoditaj al tio, do la ŝoforo de tramo estas en intereso de sekureco de la trafiko en la praktiko devigita antaŭvidi la ŝanĝon de signalado ekzemple el statoj de la signaloj, kiuj ne estas difinitaj por li (ekzemple la signalo "Haltu" sur paralela transirejo por piedirantoj). La antaŭsignaloj povas la mankantan signalon "atentu" kompensi.

Televido Nova en la tagoj de la 12-a kaj la 13-a de aŭgusto 2006 sendis en Televidaj ĵurnaloj raportadojn pri tio, ke la ŝoforoj de tramoj ofte estas traveturantaj tra la signalado je la signalo "haltu". Sekve sindikata asociiĝo OSPEA aranĝis peticion pro sekuraj lumsingnaloj por la tramoj, kiun subskribis ĉirkaŭ 1500 ŝoforoj de tramoj el Prago, Brno kaj Ostrava.

Ĉe kelkaj semaforoj estas uzataj ankoraŭ plenigaĵaj la t.n. apeligaj signaliloj, kiuj informas la ŝoforojn de tramoj pri tio, en kiujn direktojn estas aktuale envicigita postulo de signalo por "libero", kaj per blinkado ili atentigas pri proksimiĝanta signalo por veturo. Ili estas uzataj en tiuj lokoj, kie la signala ciklo estas dinamike influata per dektekto de la veturiloj, per prembutona elekto ktp.

Kritiko de lensoj kaj proponoj de novaj signaliloj[redakti | redakti fonton]

Prototipo de nova signalilo en Prago-Braník

La nuna signalado helpe de kvarpunkta signalilo (lensoj, blobetoj) estas konsiderata kiel ju pli malmulte taŭga. Ties malavantaĝoj estas malbona videbleco por albremsa vojo, neĉeesto de la signalo "atentu" antaŭ ŝanĝo je "haltu", neĉeesto de funkcio de la apeliga signalilo (t.e. la signalo "atentu" antaŭ ŝanĝo je "libero"). Oni malafacile detektas erarajn signalajn bildojn kaj okaze de krevo de ampolo la signalo estas endifina. Leĝa manko estas, ke Leĝo pri ŝosea trafiko nek ties fariga regulo ne difinas sufiĉe precize devojn, kiuj el unuopaj specoj de la signaloj fluas por la ŝoforoj de tramoj.[3][4] [5] La neĉeesto de la signalo "atentu" komencis esti perprese diskutata precipe post serioj de televidaj raportadoj de la televido Nova el la 12-a kaj la 13-a de aŭgusto 2006 pri tio, kiel la tramoj estas traveturantaj vojkruciĝojn je la signalo "Haltu!".[6]

Por plenigo de la mankantaj funkcioj oni komencis en kelkaj lokoj uzi signalilojn "antaŭsignalilo", enkondukita fare de Transporta regularo d fervojoj, kaj apeligaj signaliloj, kies signifo estas definita sole en transportaj kaj signalilaj preskriboj de unuopaj trafikantoj de tramretoj kaj kiuj informas pri direktoj pretendataj en la signala plano kaj blinkado pri tio, ke la libero estas proksimiĝanta por iu direkto.

Du diversaj proponoj de la aspekto de la novaj signaliloj aperis en aŭgusto kaj en septembro de 2006 en paĝoj de sindikata asociiĝo OSPEA. La signalilo laŭ unua propono similiĝis al nederlanda "naŭokulo", sed kun aliaj signaloj.[5] Komence de junio de 2008 venis en publikon komuna prezento de Transporta entrepreno de ĉefurbo Prago kaj firmao Eltodo Transportaj sistemoj kun propono de la novaj signaliloj,[3] kiuj estas inspiritaj trakforkaj signaliloj Hanning & Kahl, kiuj aperis en Prago en la jaro 1992, sed ili plie eluzas ruĝan koloron - modifo por gvidi la trafikon devenas el la propono de Dub el septembro de 2006.[7] En la signalilo estus lokigitaj super si tiom rondaj signaloj, por kiom da direktoj la signalado validas, dum kio en ĉiu ronda signalo alternus diode kreataj formaj simboloj de trikolora sistemo. En la jaro 2009 du tipoj de la nove proponitaj signaliloj estis lokigita en du lokoj sur memstaraj sektoroj de la tramavojoj en Prago: ĉe deflankiĝo el paralela vojo en tramreturniĝejo Braník estas lokigitaj signaliloj elirantaj el la propono de inĝ. Dub (la t.n. kolora) kaj ĉe subveturejo ĉe haltejo Třebenická en loĝdomaro Ďáblice estas lokigitaj la t.n. reltrabaj signaliloj laŭ propono de inĝ. Šurovský, kiu eliras el antaŭa propono de Josef Koupil[8][9] kaj signaliloj de germana tipo. Ekde la 25-a de junio 2009 estas valida direktivo de la ĝenerala direktoro, kiu ebligas provtrafikon de tiuj ĉi signaliloj.[10]

Detekto kaj ekregistrado de veturilo[redakti | redakti fonton]

En la vojkruciĝoj, transirejoj, transveturejoj kaj pluaj lokoj ĉe la pli novaj signalilaj ekipaĵoj estas kutime uzata aŭtomata pasiva detekto de la alveturantaj tramoj, kutime helpe de troleaj kontaktoj reagantaj je elektra pantografo. La signala ciklo estas iam akomodata ankaŭ laŭ aktuala stato de perelektre restarigebla trakforko. En Prago estas ĉimaniere preferata la tramtransporto proksimume en duono de lokoj kun lumsignalado.

En Prago en kelkaj lokoj por la veturo en la direkton, tra kie ne kondukas regulaj linioj, devas la ŝoforo de tramo eltramiĝi kaj postulon ekregistri per prembutono (simila al prembutono por piedirantoj) aŭ per signala seruro priregebla per universala kvaredra anseto, alie la signalo por tiu ĉi direkto ne estas entute envicigita. Same la ŝoforo de tramo ne nur en Prago devas permane ekregistri sin okaze, ke lia signalo pro ia ajn kaŭzo forpasis kaj la ŝoforo ne traveturis la vojkruciĝon.

Pluaj signaloj[redakti | redakti fonton]

La direktivoj de la unuopaj trafikantoj de relvojo enkondukas ankaŭ pluajn signalojn por tramoj, ekz. pri starigo, fermigo kaj okupigo de trakforko, pri tio, ĉu estas okupita sekva relvoja sektoro per antaŭa trajno ktp.

Unurela tramvojo Liberec – Jablonec[redakti | redakti fonton]

Odjezdové návěstidlo u konečné v Jablonci, Tyršovy sady.

Evoluo de signala kaj sekuriga ekipaĵo por unurela tramvojo en Liberec komenciĝis en la urba tramvojo ĉirkaŭ en la jaro 1970 kaj en la interurba oni komencis labori en ties preparo en la jaro 1985.[11] [12] [13]

En kelkaj vojkruciĝoj kaj transveturejoj trans la tramvojo estas uzitaj klasikaj signaloj por tramoj laŭ Reguloj de ŝosea trafiko, la t.n. lensoj. Kutime ili estas kun absoluta preferado, t.e. ili sole certigas la ŝoforon pri tio, ke trafiko de la ŝoseaj veturiloj estas per signalado de la trikolora sistemo aŭ transvetureja signalado haltigita.

Por gvidado de forveturo de la tramoj el tramevitejoj kaj tramreturniĝejoj estas uzita signalado simila al la fervoja: la signalilo havas kvar plenajn rondajn lumojn, en vico de supre oranĝan, ruĝan, verdan kaj blankan. Estas uzataj tiuj ĉi signaloj:[12]

  • blanka lumo: Libera sektoro.
  • oranĝa lumo kaj blanka lumo: Averto. La tramvojo estas libera, en la sekvanta tramevitejo la trajno estas en la sama direkto de veturo. La forveturo sole laŭ ordono de dispeĉero.
  • blinkanta oranĝa lumo, lumanta blanka lumo: Averto. La tramvojo estas libera, en la sekvanta tramevitejo la trajno estas en kontraŭdirekto.
  • ruĝa lumo: Haltu. La tramvoja sektoro estas okupita per trajno veturanta tra la sama direkto aŭ la kontraŭveturanta trajno havas signalon "libero" por forveturo el la sekvanta tramevitejo.
  • ruĝa kaj blanka lumoj: Haltu, trajno en kontraŭdirekto.
  • verda: Libero. La tramvoja sektoro estas libera, la trajno estas ekregistrita kaj la enveturo el la kontraŭdirekto estas malpermesita.

Se tramo enveturos en la okupitan sektoron, aŭtomate okazos malŝaltiĝo de la trakcia kurento en la sektoro. Kreintoj de tiu ĉi signalila kaj sekuriga sistemo estis Vladimír Paleček, František Zikmund, Josef Semirád kaj Jan Kovač.[13]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tramvojo inter Liberec kaj Jablonec.

Rusio[redakti | redakti fonton]

Tramsignalo "Haltu" en Moskvo en Rusio (sub semaforo por aŭtomobiloj)
Simpligita tramsignalo "Veturo" en Moskvo en Rusio (antaŭ semaforo por aŭtomobiloj)

En Rusio estas uzataj por publika linia transporto (tramoj, trolebusoj, aŭtobusoj) surbaze de Reguloj de relvoja trafiko similaj signalilaj ekipaĵoj kiel en Ĉeĥio kaj sur Slovakio. Ili nomiĝas Т-образный светофор (T-obraznyj svjetafor, semafor en aspekto T).

  • Signalo "Haltu" ne estas kreita nur per du randaj lumoj, sed per ĉiuj tri lumoj en la supra vico.
  • Se eklumiĝos plie la suba lumo, estas permesita la veturo tra ĉiuj direktoj.
  • Se la tramvojo ne disbrankiĝas, oni iam ne uzas la signalo "Veturo rekte" kiel en Ĉeĥio, sed signalo "Veturo tra ĉiuj direktoj (tiu ĉi signalo estas simila al la nederlanda). Tial ankaŭ en kelkaj tiaj lokoj lastatempe estas uzata anstataŭ kvarpunkta signalilo nur unu lumo kun oranĝa litero "T": se la signalo estas lumanta, veturo estas permesita, dume la estingiĝinta signalo signifas "Haltu" (kio estas simila al svisa signalado).

En lokoj, kie la tramtransporto ne tuŝiĝas kun la ŝosea, povas esti uzitaj por la tramoj kutimaj ruĝa kaj verda lumoj de dukolora sistemo.


Pollando[redakti | redakti fonton]

En Pollando estas uzataj ambaŭ sistemoj, kaj la semaforoj similaj al nordeŭropaj kaj la lensa sistemo.

Granda Britio[redakti | redakti fonton]

Signalo "Haltu" sur unurela tramvojo de reto Tramlink en suda Londono, proksime de Vimbledono.

En Granda Britio estas uzataj signaloj kiel en Ĉeĥio, sed kun pluraj lumpunktoj.

Ekzemple en tramreto Supertram en la angla urbo Sheffield estas uzataj la jenaj signaloj:

Nederlando[redakti | redakti fonton]

Signalila ekipaĵo en urbo Zwolle en Nederlando
Signalado por aŭtobusoj en kvartalo Leidsche Rijn en la nederlanda Utrecht.

En Nederlando la signalada ekipaĵo por la publika transporto konsistas el maksimume naŭ lumpunktoj aranĝitaj en kvadraton, tri kolonojn kaj tri vicojn. En la meza vico la meza punkto estas oranĝa kaj la randaj ruĝaj, en la supra kaj la suba vicoj ĉiuj estas blankaj. Laŭ nombro de la punktoj oni diras al tiu ĉi semaforo negenoog ("naŭokulo").

  • la meza suba kaj la meza supra lumanta blanka lumo signifas veturon rekte
  • la dekstra suba kaj la maldekstra supra lumanta blanka lumo signifas veturon maldekstre
  • la maldekstra suba kaj la dekstra supra lumanta blanka lumo signifas veturon dekstre
  • blinkado de apartenanta duopo da lumoj signifas, ke tramo krucigas liberan direkton de aliaj veturiloj
  • stato de trakforko povas esti signalita per memstara blua lumo (krom ruĝa kvadrata signalilo)
  • du randaj ruĝe lumantaj punktoj en la meza vico signifas "haltu"
  • la flava lumpunkto meze signifas devon halti, sed se tio jam ne estas eble, eblas daŭrigi en la veturo

Komparo: Nederlando (lensoj) kaj Belgio (germana sistemo)[redakti | redakti fonton]

Signaloj por publika transporto en Nederlando (supre) kaj en Belgio (sube). La belgaj signaloj estas pli-malpli kongruaj kun la germanaj.


Germanio, Belgio, Danio, Svedio[redakti | redakti fonton]

Signaloj por tramoj en Flandrio, Belgio.

En Germanio kaj kelkaj pluaj landoj de norda Eŭropo estas por ĉiu direkto difinita memstara servico de signaliloj, el kiuj ĉiu estas aranĝita simile kiel la semaforoj por la ŝosea trafiko, sed la signalojestas ĉiuj blankaj kaj ili estas diferencigitaj forme kaj ne kolore.

En Germanio difinas tiujn ĉi signalojn Konstrua kaj trafika regularo de tramvojoj (Verordnung über den Bau und Betrieb der Straßenbahnen).

La bazaj strietaj signaloj signifas:

  • horizontala strieto: en Germanio "haltu" (kiel la ruĝa lumo por aŭtomobiloj). En Svedio tiu ĉi signalo havas signifon kiel flava lumo por aŭtomobiloj (sekvas "haltu", respektive "atentu").
  • S en kelkaj landoj de norda Eŭropo, ekz. en Danio kaj Svedio, signifas "haltu", dum horizontala strieto signifas Lsekvas haltu".
  • vertikala aŭ oblikva strieto laŭ direkto: "libero" por apartenanta direkto.
  • triangulo starigita sur la pinto ebligas veturi rekte aŭ deflankiĝi dum respektado de ĝeneralaj reguloj por donado de prefero (ĝi do signifas la samon, kio ordinara verda lumo por aŭtomobiloj).
  • radeto: "atentu, sekvas haltu"; la ŝoforo devas halti, sed li darfas daŭrigi, se li jam ne povus sekure halti (kiel flava lumo por aŭtomobiloj).

En kelkaj urboj en Germanio estas per tiuj ĉi signaliloj donataj ankaŭ pluaj signaloj, ekzemple:

  • F: prepari al veturo
  • T: fermi la pordojn (se la signalado estas kun haltejo)
  • rondeto: ĝi apelas al forveturo el haltejo direkte al sekvanta signalila ekipaĵo
  • AK informas pri akcepto de prefera signalo

Francio[redakti | redakti fonton]

Signalado sur pariza tramlinio n-ro 4.

Svislando[redakti | redakti fonton]

En Svislando estas uzata por la tramoj simpla oranĝa lumo. Se ĝi lumas seninterrompe, ĝi signifas "haltu". Se ĝi blinkas, ĝi permesas veturon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Regularo de federacia ministerio de enlando n-ro 42/1971 Sb., per kiu oni ŝanĝigas kaj plenigas la regularon de la ministerio de enlando n-ro 80/1966 Sb., pri la reguloj de ŝosea trafiko (jam nuligita)
  2. Reguloj de teknika trafiko de urbaj tramvojoj. Registrita en Kolekto de leĝoj en sumo n-ro 25/1970, aprobita de la ministerio de transporto de Ĉeĥa socialisma respubliko sub n-ro de traktado 10461/1970, per regulo de Federacia ministerio de transporto n-ro 8632/1972–O 25 disvastigita ankaŭ por Slovakio. Valideco ekde la 1-a de januaro 1971 (jam nuligita)
  3. 3,0 3,1 Nova trikolora trama signalilo, prezentado, Dopravní podnik hl. m. Prahy a. s. , Eltodo Dopravní systémy, nedatita, ĉirk. majo de 2008
  4. Semaforo = tramo en danĝero (Mladá fronta DNES, 4. 9. 2006)
  5. 5,0 5,1 Peticio pro sekuraj lumsignaliloj por tramoj (sindikata asociiĝo OSPEA, 17. 8. 2006, peticia komitato Antonín Dub, Vratislav Feigel, Antonín Růžička)
  6. Presinformo al la raportadoj de televido Nova, sindikata organizo OSPEA, Antonín Dub, 14-a de aŭgusto 2006
  7. ekz. Ing. Antonín Dub: Novaj tramsignaliloj (OSPEA, 14. 9. 2006)
  8. Pavel Ďuran: Simileco pure hazarda, DP aréna, 10. 6. 2009
  9. Josef Koupil: Novaj signaliloj por tramoj – plua propono, DP aréna, 18. 7. 2008
  10. Direktivo de la ĝenerala direkto n-ro 6/2009 Provtrafiko de novaj lumsigbaloj por tramoj, ttt de la sindikata asociiĝo OSPEA (koloraj aldonaĵoj de la direktivo nealireblaj)
  11. Cent jaroj de la urba transporto en Liberec, DP města Liberce, 1997
  12. 12,0 12,1 Kvarluma signalila sistemo en interurba tramvojo Liberec - Jablonec n. N. (tram.webzdarma.cz)
  13. 13,0 13,1 František Zikmund: Historio de signalado por unurelaj tramvojoj en Liberec, 2002

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Karel Pithardt: Dopravní signalizace v Praze. Vývoj a zavádění světelných signalizačních zařízení pro řízení dopravy., Praha, NADAS, 1976
  • Ing. Jan Adámek: Potřebují tramvaje na světelné signalizaci signál „pozor“? (DP kontakt, č. 11/2006, str. 10, Dopravní podnik hlavního města Prahy a. s.)
  • Ing. Miroslav Grossmann: Preference MHD světelnou signalizací v Mnichově (DP kontakt, č. 2/2006, str. 33, Dopravní podnik hlavního města Prahy a. s.)
  • ČSN 36 5601 Světelná signalizační zařízení.
  • Technické podmínky TP 81 Navrhování světelných signalizačních zařízení pro řízení provozu na pozemních komunikacích. 1. vydání schváleno Ministerstvem dopravy a spojů 7. 5. 1996 pod č. j. 17 631/96-230, 2. vydání schváleno Ministerstvem dopravy k 15. 4. 2006 pod č. j. 243/2006-120-STSP/2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]