Monteceneri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sigrino)
Monteceneri
Blazono de Monteceneri
Blazono de Monteceneri
Blazono de Monteceneri
Monteceneri
Monteceneri
Rivera, komunumo Monteceneri
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Taverne
Koordinatoj  46° 7′ 30″ N 8° 55′ 12″ O / 46.12500 °N, 8.92000 °O / 46.12500; 8.92000 (mapo)Koordinatoj: 46° 7′ 30″ N 8° 55′ 12″ O / 46.12500 °N, 8.92000 °O / 46.12500; 8.92000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4318
Areo 37,04 km²
Alteco 554 m super marnivelo
Poŝtkodo 6802 Rivera
6803 Camignolo
6804 Bironico
6806 Sigrino
6809 Medeglia
Komunumkodo 5238
Mapo de Monteceneri
Mapo de Monteceneri
Mapo de Monteceneri

Monteceneri estas komunumo de la komunumaro Taverne kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 4318 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Monteceneri situas sur la montopasejo Monte Ceneri meze inter la urboj Belinzono kaj Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bironico, Camignolo, Capidogno, Drossa, Medeglia, Sigrino, Soresina, Sorencino kaj Rivera.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 37,04 km², de kiuj 77,1% estas kovritaj de arbaro, 8,5% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Monteceneri limas en nordo al Cadenazzo kaj Isone, en nordoriento al Sant'Antonio, en sudoriento al Ponte Capriasca, en sudo al Torricella-Taverne kaj Alto Malcantone, kaj en okcidento al Gambarogno. Krome ĝi praktike ĉirkaŭas la komunumon Mezzovico-Vira.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Monteceneri pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Belinzono al Lugano kaj la svisa aŭtovojo A2 al kiu en Rivera ekzaistas alveturejo sur la komunuma teritorio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Belinzono al Lugano, kiu estas peco de la Gotardo-Fervojo de Chiasso al Bazelo respektive Zuriko. De la stacidomo de Rivera eliras krome diversaj poŝtaŭtolinioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis fondita per kuniĝo de la kvin iama komunumoj Bironico, Camignolo, Medeglia, Sigrino kaj Rivera la 21-an de novembro 2010. Origine al la kuniĝo devintus partopreni ankaŭ la komunumoj Isone kaj Mezzovico-Vira, kiuj tamen dum la baloto de la 25-a de novembro 2007 voĉdonis nee al la aliĝo al la nova komunumo, kial la kantona parlamento decidis la 2-an de decembro 2008, ke la kuniĝo okazu sen la du neintaj komunumoj. Kontraŭ tiu decido okazis portesto kun la argumento, ke tia kuniĝo ne kongruas kun la origina voĉdono kaj la Federacia Tribunalo verdiktis, ke devos okazi nova baloto pri la reduktita projekto. En la 2-a baloto de la 20-a de aprilo 2008 la loĝantaro de la kvin komunumoj akceptis la kuniĝon de la 5 komunumoj. Per la komunuma kuniĝo la iama komunumo Medeglia transiris de la Distrikto Belinzono al la Distrikto Lugano.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]