Sigvenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigüenza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19250
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Juan Antonio Barón
Demografio
Loĝantaro 4 708  (2023) [+]
Loĝdenso 11,76 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 2° 38′ U (mapo)41.069166666667-2.6391666666667Koordinatoj: 41° 4′ N, 2° 38′ U (mapo) [+]
Alto 1 005 m [+]
Areo 386,87 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Sigüenza (Hispanio)
Sigüenza (Hispanio)
DEC
Sigüenza
Sigüenza
Situo de Sigüenza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sigüenza [+]
vdr


Katedralo de Sigüenza.
Tombejo.
Kastelo de Sigüenza.

Sigüenza [sigŭEnza] aŭ Sigvenco estas urbo kaj municipo de la provinco Guadalajara (Hispanio); ĝi estas la plej granda vilaĝo de la regiono "La Serranía".

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

4.629 registritaj loĝantoj en 2006. Somere, la reala loĝantaro eĉ kvarobliĝas dum en vintro ĝi malkreskas eĉ sub la oficiala registrado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sigüenza estas urbo de la provinco Guadalajara (Hispanio) situanta en la supra valo de la rivero Henares konata kiel «valo de Sigüenza». Strategie konstruita sur la valo -etimologie ĝia nomo signifas 'tiu kiu dominas la valon'— plenumis grandan defendan rolon dum Mezepoko. Tamen, oni kredas ke ĝia unua starigo estis trans la alia riverbordo kie estis trovitaj spuroj pri homa enloĝado frue en la Ferepoko.

Dum la romia epoko la urbo estis grava centro pri komunikado. En visigotaj tempoj ĝia kreskado daŭris ĉirkaŭ la centra nukleo fondita de la romianoj. Dum la muzulmana okupado la kastelo, antikva gardoturo, estis konvertita en medino kaj la malsupra Sigüenza konservis la preĝejojn, kie estis permesata al la kristanoj la praktikadon de la religio kaj moroj.

Dum la Mezepoko la urbo, danke al ĝia privilegia dominanta pozicio ludis gravan defendan rolon krom rekuperi la episkopan sidejon.

Kelkaj sigvencaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La kulturaj kaj ludaj aktivecoj daŭras la tutan jaron (koncertoj, kursoj, konferencoj, ekspozicioj ktp). Kreskanta nombro da Kulturaj Asocioj promociadas diversajn aktivecojn krom la municipa promociado.

Lokaj festoj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Vicento Martiro, patrono de la urbo (22an de januaro).
  • Someraj patronaj festoj honore al Sankta Rokeo kaj al la Virgulino la Plejgranda (meze de aŭgusto).
  • La dua semajnfino de julio estas celebrataj la Mezepokaj Tagoj.
  • Notindas ankaŭ la kristnaskaj festoj ĉefe pro la populareco de la surstrataj rondoj.
  • La Sankta Semajno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]