Hausen ĉe Albis
| Hausen ĉe Albis | |
|---|---|
|
Setlejo Husertal kun rigardo al la Lago de Zugo
|
|
| Kantono | Zuriko |
| Distrikto | Affoltern |
| Koordinatoj | 47°14′42″N 8°32′4″O / 47.245°N, 8.53444°OKoordinatoj: 47°14′42″N 8°32′4″O / 47.245°N, 8.53444°O |
| Nombro de enloĝantoj | 3306 |
| Areo | 13,64 km² |
| Alteco | 611 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8915 |
| Komunumkodo | 0004 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Hausen ĉe Albis (germane: Hausen am Albis; alemane: Huusen am Albis) estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3235 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis ĝis la fino de 2009 al 3306.
Geografio [redakti]
Hausen ĉe Albis situas sur la suda flanko de la montoĉeno Albis. Ĝi konsistas el la sekvantaj municipoj kaj setlejoj:
- Hausen, la efektiva kernkomunumo
- Heisch, komunumparto praktike kunfandita kun Hausen
- Ebertswil, kie troviĝas la memorŝtono pri la Laktosupo de Kappel
- Sihlbrugg, kiun Hausen ĉe Albis dividas kun Horgen kaj Hirzel
- Husertal, de kie eblas vidi ĝis la Lago de Zugo, kaj
- Türlen situanta apud la Lago de Türlen, al kiu ĝi donis la nomon.
En Hausen fontas la rivereto Jonenbach, kiu alfluas en Jonen al la rivero Reuss.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Hausen limas en nordo al Langnau ĉe Albis, en nordoriento al Horgen, en oriento al Hirzel, en sudoriento al Neuheim (ZG), en sudo al Baar (ZG), en sudokcidento al Kappel ĉe Albis, en okcidento al Rifferswil, kaj en nordokcidento al Aeugst ĉe Albis.
Trafiko [redakti]
Hausen ĉe Albis per poŝtaŭtobusoj estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. Tra la Albispasejo eblas atingi Langnaŭ ĉe Albis en la Sihlvalo. Ek de novembro 2009 ekzistas en Affoltern en distanco de proksimume 6 kilometroj okcidente alveturejo al la svisa aŭtovojo A4.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Hausen ĉe Albis datiĝas el la jaro 1242 kiel Huson. La municipo Heisch estis jam menciita en la jaro 1184 kiel Heinsche. La regantoj de Hausen en tiu epoko estis la libersinjoro de Eschenbach, kiuj ankaŭ konstruis la kastelon Schnabelburg sur la kresto de Albis kaj fondis la cistercian Abatejon Kappel. 1309 ilia regado finiĝis per la detruo de la Schnabelburg pro ilia partopreno en la murdokomploto kontrau reĝo Albrecht. Hausen ĉe Albis estis nun submetita al la sinjoroj de Hallwyl, kiuj ĝin cedis al la urbo Zuriko en la jaro 1406.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Aliaj lokoj kun la nomo Hausen
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Hausen ĉe Albis
- Oficiala retejo de la komunumo Hausen ĉe Albis
- Hausen ĉe Albis en la Historia Leksikono de Svislando
|
||||||