Baar ZG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sihlbrugg Dorf)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Baar
Baar
Blazono de Baar
Urbokonsiliejo
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zugo
Distrikto Elektodistrikto Rejnvalo
Koordinatoj  47° 11′ 45″ N 8° 31′ 35″ O / 47.19583 °N, 8.52639 °O / 47.19583; 8.52639 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 45″ N 8° 31′ 35″ O / 47.19583 °N, 8.52639 °O / 47.19583; 8.52639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 21908
Areo 24,8 km²
Alteco 443 m super marnivelo
Poŝtkodo 6340 kaj 6342
Komunumkodo 1701
Mapo de Baar
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Baar (en esperanto ankaŭ Baro) estas urbo kaj komunumo en Kantono Zugo, Svislando. Ĝi havis 21908 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Baar situas oriente de la urbo Zugo kaj estas ĉirkaŭfluata de la rivero Lorze, kiu fontas el la Lago de Ägeri kaj fluas al la Lago de Sihl. La plej norda parto de la urbo estas Sihlbrugg ĉe la bordo de la rivero Sihl. Krom la municipo Baar mem la komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Allenwinden, Blickensdorf, Deinikon, Inwil bei Baar, Neuägeri, Sihlbrugg Dorf kaj Walterswil.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Stalaktitgrotoj Höllgrotten

En la Lorze-Ravino troviĝas la stalaktito-grotoj Höllgrotten (en Esperanto: inferogrotoj), kiuj estas natura trinkavko-rezervujo de la urbo Zuriko. Vizitindas ankaŭ la Kastelruino Wildenberg sude de la Lorze-Ravino-Ponto. En Baar finiĝas la aŭtoŝoseo de Lucerno al direkto Zuriko kaj transiras al la ĉefa vojo tra la Sihl-Valo. De la trafikcirklo en tiu-ĉi transirejo eliras ankaŭ la pasejvojo tra Hirzelpasejo, kiu konektas ĝin kun la aŭtoŝoseo A2 de Zuriko al Koiro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Baar situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zugo al Zuriko kaj estas kaj konektita al la loka reto de Zugerland Verkehrsbetriebe kaj al la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj setlejspuroj en Baar trovitaj de arkeologoj aĝas preskaŭ 5000 jarojn. La unua dokumenta mencio de Baar datiĝas el la jaro 1045 kiel Barra. En mezepoko diversaj monaĥejoj posedis terenojn en Baar. La plej grava bienposedanto en la komunumo tamen estis la Abatejo Kappel. Gravan influon en Baar havis en tiu epoko la Grafoj de Kiburgo kaj poste la Habsburgoj. Kune kun la urbo Zugo Baar aliĝis en la jaro 1352 al la Svisa Ĵurkomunumo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la epoko de la industriiĝo en Baar estiĝis multaj fabrikoj, kiuj profitis de la energio produktita el la akvoforto de la rivero Lorze, kiu je la mallonga distanco de 16 km pasas altecdiferencon de 300 m. La rivero liveris la energion por ŝpinfabrikoj kaj elektrocentraloj. Nuntempe antaŭ ĉio la bonaj impostokondiĉoj allogas ĉefe internaciajn kaj tutmondajn entreprenojn al Baar. Tiel ekzemple la konzerno Glencore International AG havas sian sidejon en la urbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]