Sikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de sikismo.
Siko ĉe "Harmandir Sahib" aŭ "la Ora Templo" en la urbo de Amricar en Panĝabo, Barato.

Sikismo (aŭ preferinde siĥismo laŭ PIV) estas unudia religio fondita en la 16-a jarcento en Hindio, en Panĝabo.

La panĝaba vorto siĥ signifas disĉiplon. Siĥo estas tiu, kiu kredas je unu dio kaj je la instruoj de la dek majstroj, tenitaj en la sankta libro de siĥismo, Guru Granth Sahib.

Siatempe budaismo kaj ĝajnismo estis inspiritaj de religiaj kaj socia ideoj el la prahindua etoso. Siĥismo estas pli nova kaj influita de islamo, iom sinkretisme. Siĥismaj kredoj koincidas kun islamo, ekzemple unudiismo, aŭ kun hinduismo, ekzemple pri devoteco (bhakti). Tamen, ĝi ne estas nur mikso de du antaŭaj religioj sed io nova. Siĥoj kredas, ke nova dia revelacio igas ĝin prava.

Historio

Guru Nanak (1469-1539) estis la fondinto de siĥismo, la unua el la dek majstroj de tiu religio. Antaŭ sia morto, li nomumis novan majstron. La lasta kaj deka en la sinsekvo de majstroj, nome Guru Gobind Singh (1666-1708), komencis la ceremonion de siĥa bapto en 1699, tiel apartigante la siĥojn. La unuaj baptitaj siĥoj, la kvin amatoj (Panj Pjare) tiam baptis la majstron. Tiel la estro agnoskis la ĉefecon de la komunumo (ĥalsa).

Iom antaŭ sia morto, la majstro ordonis, ke la sankta libro de siĥismo Guru Granth Sahib, estu la spirita aŭtoritato kaj la malspiritan aŭtoritaton havu la siĥa komunumo (Khalsa Panth). La libron kompilis kaj eldonis la kvina majstro Guru Arjun en 1604. En historio, malmultaj sanktaj libroj estas kompilataj de la kredofondintoj mem. Ĝi estas verkita en panĝaba lingvo kun partoj en bhojpuri kaj urduo.

Doktrino kaj moroj

Fundamenta doktino

La doktrino de Nanako prezentas sin kiel simplan. La kerna koncepto, kiu koherigas siĥismon, estas la rego de ununura dio, kreinto. Nanako nomis tiun dion la "vera nomo", por eviti jam konatajn terminojn pri dio. Li predikis, ke la vera nomo, kvankam multmaniere kaj multloke aperanta, estas eterne unu, ĉiorega kaj ĉiopova dio, transmonda kaj ĉimonda, kreanto kaj detruanto.

Nanako ankaŭ kredis je maja. Kvankam li taksis materiaĵojn realaj kaj esprimoj de la vero de Dio, ili emas konstrui "muron el malvero" ĉirkaŭ tiuj vivantaj en la malspirita sfero de materiaj deziroj. Tio malebligas al ili vidi la veran dion, kiu kreis materion kiel vualon ĉirkaŭ si, tiel ke spiritaj mensuloj, liberaj je deziro, kapablas ĝin travidi.

Mondo estas ekanalize reala ĉar maya sensebligas ĝin, sed finanalize estas malreala ĉar nur dio estas vere reala. Nanako konservis la hinduan instruon pri reenkarniĝo kaj karmo, kaj predikis ne daŭrigi pro egoismo kaj frandemo la ciklon de reenkarniĝo, kiu apartigas de dio.

Oni pensu pri dio, kaj senĉese ripetu ties nomon (Nama Japam), tiel unuiĝonte al li. Savo ne estas eniro en Paradizon post Fina Juĝo, sed unuiĝo kaj ensorbiĝo en dion, la veran nomon.

Nomoj

La dua nomo Singh, kiu signifas virleonon, estas tipa ĉe siĥoj, kvankam ne ĉiu Singh estas siĥo. Siĥinoj uzas la familinomon Kaur ("leonino"), sed plimulto da regnoj permesas nur la viran Singh. Ekster Hindio, por multaj siĥoj ĝi iĝis familinomo:

  • akcidente pro oficistaj konfuzoj inter diversaj nomoj
  • intence por forgesigi familinomon de malalta kasto
  • intence kiel signon de siĥeco.

Tualeto, vestaro

Siĥo kun turbano.

Siĥaj viroj devas ankaŭ porti:

Siĥo neniam tondu sian hararon, por montri tutvivan serĉon de spiriteco kaj akcepton de diaj donacoj al homoj. La kombilo ordigas la hararon, signante ke oni ne nur akceptu la dian donon sed ankaŭ konservu ĝin. La pantalono simbolas ĉaston kaj unuedzinecon. La braceleto (kara) estas ligo al Dio, ja siĥo submetiĝu antaŭ neniu krom dio. Kaj per konstanta teno de armo ĉe si siĥoj memorigas pri persekutoj kontraŭ sia religio kaj pri la devo defendi malpotenculojn. En moderna socio, tamen, poŝtranĉilo aŭ malgranda ponardo sufiĉas por konservi la simbolon.

Siĥaj viroj ĉiam vestas turbanon sur sia longa hararo. La turbano estas malsama ol tiu de islamaj klerikoj.

Situacio de siĥismo

Siĥoj en Hindio

La politika premo de ĉirkaŭaj islamaj regnoj trudis sindefendon al siĥoj. Meze de 19-a jarcento, ili regis Panĝabon kun landoj nun parte en Barato kaj parte en Pakistano. La siĥa militistaro plurfoje povis repeli la britan armeon.

Pro sia batalema tradicio siĥoj aperas en pli granda proporcio en la barata kaj pakistana armeoj ol en la loĝantaro ĝenerale.

En finaj 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, separatismo aperis, celante apartan sikan regnon, Ĥalistano, en Panĝabo.

Siĥoj en la mondo

Nun, sikoj estas en tuta Hindio kaj ceterloke en mondo. La suma nombro de siĥoj estus ĉirkaŭ 23 milionoj, kio rangigus ĝin 5-a monda religio laŭ nombro de anoj . Ĉirkaŭ 19 milionoj loĝas en Barato, ĉefe en Panĝabo. Granda nombro da siĥoj estas en Britio, Kanado kaj Usono.

Persekutoj kontraŭ siĥoj

En 1984, grupo da separatismaj (laŭ iuj, terorismaj) siĥoj anoj de Jarnail Singh Bhindranwale sin ŝirmis en la Ora Templo de Amricar, siĥa sanktejo. La barata armeo, laŭ ordonoj de Indira Gandhi, sturmis la templon. 83 armeanoj kaj 493 siĥoj mortis, kaj multaj estis vunditaj. Multaj siĥoj taksis perforton en sia sanktejo nepardonebla. Siĥaj gardistoj de Indira Gandhi poste venĝe murdis ŝin. Post la murdo, multaj siĥaroj estis atakitaj de la Kongresa Partio de Gandhi, tiam regita de ŝia filo, Rajiv Gandhi. Multaj siĥoj mortis tiel.

Post la atakoj de 11-a de septembro 2001 en Usono, iuj usonanoj atakis siĥojn, konfuzante iliajn kaptukojn kaj barbojn kun tiuj de la atakintoj.

Eksteraj ligiloj