Sikula Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sikula Kongreso estis organizita inter 28-29-a de aŭgusto 1902 en Tusnádfürdő (tiam Hungario) kiel parto de landnivela movado celante la malkovron de kaŭzoj de la elmigrado.

Partoprenintoj

Ĝin partoprenis la reprezentatoj de ministerioj, de sikulaj departemnetoj, la anoj de unuiĝoj organizantoj, de historiaj eklezioj kaj de kulturaj unuiĝoj de Transilvanio, de ĉangoj de Hétfalu, de Hungara Societo de Bukareŝto.

Elmigrado

Estas menciinde ke laŭ la censo de 1910 la loĝantaro de Sikullando estis 637 662. En 1900 ĉirkaŭ 200 mil hungaroj vivis en la rumana reĝlando kies duono estis la ĉangohungaroj kaj duono estis precipe sikulaj elmigrintoj: metiistoj, servistoj.

Sikula akcio

Rezulte de kongreso plirapidiĝis la efektivigo de la celoj de tiel nomata 'sikula akcio'. De 1901 oni apogis la sikulan industrion kaj metilernadon. La industriakcia programplano de 1905 laŭ la agado de komisaro nomumita en 1913 por industrievoluigo ĝis la unua mondmilito realiĝis nur parte. En 1906 la Ministerio por Justicafero establis sikullandan sekcion. La evoluigon de la regiono apogis ankaŭ la ministerio pri agrikulturo.

Literaturo

  • Tusnádi Székely Kongresszus, Hargita Kiadó, 2004.
  • A székely akció[1]
  • Ákos Egyed: A székelyek rövid története a megtelepüléstől 1918-ig, Pallas-Akadémia, Csíkszereda, 2006.

Fonto