Silabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Silabo (de la greka συλλαβή) estas unuo de parolo, kiu konsistas el unu aŭ kelkaj fonoj (simplaj parolsonoj aŭ "fonetikaj segmentoj"). El silaboj konsistas vortoj.

De la fiziologia vidpunkto silabo estas sono aŭ kelkaj sinsekvaj sonoj, prononcataj per unu puŝo de elspirata aero. De la akustika vidpunkto silabo estas parto de parolado, en kiu unu sono estas distingebla per pli klara sonado disde la najbaraj sonoj.

Difino de silabo, kvankam ĝenerale "intuicie komprenebla", varias ĉe diversaj lingvistoj kaj lingvistikaj skoloj (ĝis plena neo de tiu nocio, kiel en la frazo de sovetia esploristo Zinder: "Silabo estas fikcio"). Male, Noam Chomsky diras ke silabo estas realo, kaj fonemo estus scienca abstraktaĵo.

En Esperanto kaj aliaj lingvoj, nur vokaloj povas esti centro de silabo, sed estas lingvoj en kiu duonvokaloj (j, ŭ) aŭ eĉ duonkonsonantoj (s, ŝ, r, l, m aŭ n) povas esti centro de silabo, ĉar ili havas sufiĉon da aeron (pruvu prononci ssss, rrrrr). Vere, fonetike ne estas malsamo inter /i/ kaj /j/, /u/ kaj /ŭ/, ili havas la samajn formantojn en sama frekvenco, nur la daŭro estas malsama. Sekve la diferenco inter /i/ kaj /j/, /u/ kaj /ŭ/ estas fonemika, t. e., gramatika, ne fonetika, t. e., fizika. Ekzemple, en la portugala lingvo, nur oksitonaj vortoj povas fini per vokaloj, paroksitonaj kaj proparoksitonaj finas per konsonantoj aŭ duonvokaloj, kiu formas silabojn ĉar en tiu lingvo tio eblas (kiel en kelkaj slavaj kaj barataj lingvoj ankaŭ).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke www.sil.org – Kio estas silabo? angle greke Ken Miner: Limigoj al esperanta elizio (studo pri la strukturo de silaboj) greke Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato)