Silence (revuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Silence (signifas "Silento" en la franca), ankaŭ skribita S!lence, estas monata revuo samtempe ekologia, alternativa, alimondisma kaj senperforta. La nomo estas ankaŭ tiu de la asocio, kiu administras la revuon.

Unuan fojon ĝi aperis en 1982 kaj nuntempe (ek-2009) aperas ĉiun monaton je proksimume 7000 ekzempleroj. (ISSN : 0756-2640)

Silence prezentiĝas tiel : « ligo inter ĉiuj, kiuj opinias, ke nuntempe eblas vivi alimaniere sen akcepti, kion la amaskomunikiloj kaj povo prezentas, kiel fatalaĵon. » Subtitolo de la revuo estas Ekologio, alternativoj, senperforto

Enhavo de la revuo

Malkiel aliaj revuoj, kiuj elektis tre specialan temon (Alternatives Santé sur la santé, Alternatives Economiques pour l'économie...), Silence elektis havi pli larĝan superrigardon, provante konfrontigi diversajn kriteriojn, kiuj estas necesaj al ĝenerala alternativaro.

La revuo-prizorgantoj elektis ankaŭ aŭtonomecon (ĝi ne ricevas subvenciojn,...), kio por ĝi estas garantio de plenlibera voĉo.

Ĉiu numero kutime enhavas 2 ĉefajn partojn : la unua konsistas en dosiero pri aparta temo, kaj la ceteraj paĝoj konsistas el novaĵoj, plejofte mallongaj kaj arigitaj en rubrikojn : politiko, daŭripova nekresko, nuklea energio, renoviĝeblaj energioj, sano, ekologia agrikulturo, GMO, medio, klimato, nordo-sudo, paco, virinoj, socio, loĝado, Esperanto,... Ne ĉiuj rubrikoj aperas en ĉiu numero.

Kompletigas la revuon ankaŭ anoncoj pri eventoj, anoncoj kaj leteroj el legantoj, recenzoj pri libroj,...

Dufoje jare estas specialaj "regionaj" numeroj, kiuj estas dediĉitaj al la alternativoj en iu franca regiono.

En 1993, la revuo publikigis unuan dosieron pri daŭripova nekresko titolitan "La tempo de la daŭripova nekresko" (kio franclingve povas signifi ankaŭ "la ĝusta tempo por la daŭripova nekresko". De tiam, tiun temon ĝi tre ofte pritraktis, meznombre 3-foje jare, aparte ekde februaro 2002.

Alternativa asocia funkciado

Pro la grandeco de la laboro, la revua administrado iom profesiiĝis tamen ĉiufoje kiam eblas, la administrantoj provas apliki la principojn reklamatajn en la revuo.

Ekologio[1]

  • Ekde sia naskiĝo, la revuo estas presata sur reuzata papero.
  • La presisto per kontrakto engaĝiĝis al laŭspeca kolektado de la rubaĵoj kaj reprilaboras la solvantojn uzatajn en ofseto.
  • Ekspedado estas realigata per papera banderolo ĉirkaŭ la faldita revuo, kun adres-etikedo, kiu fiksas la banderolon. Tiel eblas ne uzi plastajn kovrilojn.
  • La eldonkvanto de la revuo estas adaptata al la vendoj. De la komenco, la prizorgantoj rifuzis disvendi ĝin pere de la oficialaj retoj, kiuj devigas grandkvantan presadon por provizi la gazet-vendejojn, kun posta forĵetado de la nevenditaj ekzempleroj. Tial, la revuon oni ne povas aĉeti en kioskoj sed ĉefe abonante ĝin, kaj ankaŭ en pli ol 200 vendopunktoj (iuj librovendejoj, magazenoj "bio", kelkaj malgrandaj kvartalaj magazenoj respektaj al Homoj kaj Naturo), kaj ankaŭ ene de la asociaj retoj.[2] La revuon oni renkontas ankaŭ en multaj ekologiaj foiroj (Primevère, Marjolaine,...) en kiuj la bonvolemuloj de la asocio aŭ legantoj deĵoras ĉe budo por prezenti la revuon kaj diskonigi librojn pri temoj ekologiaj, politikaj, sociaj, ktp.
  • La ekzempleroj (800 kg monate en 2008) estas portataj helpe de manĉaretoj al la poŝtejo, 300 metrojn for, sen uzo de motorveturiloj.

Homaj rilatoj[1]

  • Malgraŭ la komplekseco de la administrado, plejparto de la revua enhavo estas prizorgata de bonvoluloj. Tiel, pli ol 1000 personoj subskribis artikolo(j)n en la 25 unuaj jaroj.
  • Ankaŭ la bonvoluloj ĉeestas en la administra komitato, en la redakta komitato,... tio estas ĉirkaŭ 20 personoj, kiuj prizorgas la revuon.
  • Ankaŭ bonvoluloj estas rubrikestroj (ĉ. 20) : temas pri homoj aktivadantaj en iu kampo, kiuj relegas la rilatajn artikolojn, ilin korektas, kompletigas kaj proponas aliajn idevojojn. Du renkontiĝoj jare okazas inter ili kaj la redakta komitato.
  • Bonvoluloj unufoje monate kolektiĝas en la sidejo por kune partopreni en la preparlaboroj de ekspedado, tio estas ĉ. 30 personoj, kiuj laboras dum du tagoj.[3] Ankaŭ tio estas decido farita de la administrantoj : ekspedado farata de entrepreno ne pli kostus sed komuna preparado de la dissendotaj ekzempleroj estas momento, dum kiu povas renkontiĝi la administrantoj, legantoj, subtenantoj, ktp.[4]
  • Bonvoluloj helpas ankaŭ en tuta Francio por reklami pri la revuo (ĉ. 200 personoj).
  • En 2008, sekve de financa krizo, pli ol mil personoj kontribuis en kolektado de mono kaj abonoj, cele savi la revuon.
  • Dum farado de la raportaĵoj, plejofte tranoktado okazas ĉe gelegantoj aŭ pere de solidarecaj gastigaj retoj.

Laboro[1]

  • Temas pri partatempa laboro, kies daŭro estas limigita je 27h30 (komence 70 % el la devigaj 39 h). Reale pluraj salajruloj laboras malpli ol tiu limo.
  • La hora pago estas sama por ĉiuj, sendistinge de la taskoj kaj de la servodaŭro (laŭ la principo : ĉiuj homoj havas nur unu vivon, do unu horo = unu horo). La salajro estas iom pli alta ol la laŭleĝa minimuma salajro.
  • La postenoj de la salajritoj estas difinitaj tiamaniere, ke ĉiu havu grandan labor-aŭtonomecon. Ili inter si renkontiĝas por solvi la ĉiutagajn problemojn.
  • La sidej-bontenaj taskoj estas dispartigitaj inter ĉiuj, same kiel la telefonrespondaj deĵoroj aŭ malfermado de la ricevitaĵaro.
  • La presiston oni elektis ne nur pro lia aktivemula engaĝiĝo, sed ankaŭ ĉar temas pri malgranda strukturo, kiu ne ĉen-laborigas (kio memkompreneble influas la finan koston).

Pri mono kaj ne-mono[1]

  • Bankkonto de la revuo estas ĉe "La Nef", alternativa financa societo. Kiam estas mono pli ol necesa, ĝin la revuo ne investas en borson aŭ financan spekulaĵon.
  • La monrimedoj de la revuo fontos je 90 % el la vendoj, je 9 % el donacoj, je 1 % el aliĝoj.
  • La revuo ne ricevas subvencion, kaj sur ĝiaj paĝoj ne aperas pagitaj reklamoj. Nur reklam-interŝanĝoj kelkfoje enestas, plejofte kun simil-temaj revuoj aŭ foiroj.
  • Ne ekzistas kopirajto pri la enhavo de la revuo : la informoj estas kopieblaj, ili ne konsistigas varon.
  • La abunda dokumentaro estas dujare-prokraste transdonita al "Cedrats", Centro de dokumentado pri sociaj alternativoj. Pluraj miloj da libroj kaj revuoj tiel estas konsulteblaj.

Sideja konstruaĵo[1]

  • La sidejo estas uzata de ĉ. 10 asocioj.
  • Temas pri komuna posedaĵo, kun formo de franca "SCI" (Civila Domkonstrua Societo) kun kontribuaĵoj posedataj de ĉ. 120 homoj kaj dekoj da asocioj (uzantaj aŭ ne uzantaj la sidejon).
  • Kontrakto estis farita por fiksi la rilatojn inter la posedanto (la "SCI") kaj la luprenanto (federacio de asocioj). Laŭ ĝi, la uzanto pagas ĉiujn kromluajn elspezojn (kolektado de rubaĵoj,...), inkluzive de tiuj, kiuj kutime estas pagataj de la posedanto, sed interŝanĝe, la uzanto ne pagas lumonon. Tiel, la uzanto pagas justan prezon kaj la posedanto (la "SCI") ricevas neniun profiton.
  • Ene de la federacio de asocioj, la kotizoj estas ekvilibrigitaj : ĉiuj asocioj havas unu voĉon en la administra komitato, kia ajn estas ĝia grandeco ; la kotizo pagata de ĉiu el la asocioj estas libere fiksita laŭ la enspezoj de ĉiu.
  • La ejon okupitan de Silence oni pligrandigis, komence de la jaroj 2000, per aĉeto de najbara apartamento. La restaŭrado de la loko tiam estis tute farita per uzo de sankongruaj materialoj.
  • Elektro estas provizata de Enercoop (elektro-kompanio, kiu provizas nur per renovigeblaj energioj).
  • La oficeja materialo estas aĉetata ĉe "la Maison de l'écologie" ("Domo pri Ekologio") aŭ ĉe "EcoBuro". Estas komuna uzado de la laboriloj : fotokopiilo, kunsida ĉambro, komputila reto...
  • La komputilojn oni renovigas kiel eble plej malofte, tamen evoluo estas deviga, kun kelkjara prokrasto, pro problemoj de kongrueco.
  • Papero estas reuzata por malnetoj. La grandaj kovertoj estas donitaj al "ACL", Atelieroj de Liberecana Kreado, kiuj ilin uzas por sendi siajn librojn.
  • La rubaĵoj estas laŭspece dispartigataj en la rubujojn provizitajn de la urbo.

Sidejo

La sidejo de Silence situas en la kvartalo Croix-Rousse en Lyon[5] : 9 rue Dumenge, 69004 Lyon (metrostacio "Croix-Rousse" aŭ aŭtobus-linio n°6. (telefonnumero : 04 78 39 55 33)

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 http://www.revuesilence.net/index.php?page=Alternatives
  2. http://www.revuesilence.net/depots.html kompleta listo, kie aĉeteblas la revuo.
  3. Post laboro manĝo estas ofertita kaj ĉiu partopreninto foriras kun la freŝa numero enmane !
  4. Dum iu tempo (ĉirkaŭ la jaro 2005), pro senĉese kreskanta nombro da dissendendaj ekzempleroj, tiun laboron faris entrepreno, sed la ekspedajn kunvenojn oni re-okazigis por kiel eble plej multe plu teni firmajn rilatojn inter la helpemuloj.
  5. Samloke havas sian sidejon ankaŭ la kontraŭnuklea asocio Réseau Sortir du nucléaire.