Silenta Printempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Silenta printempo (Silent Spring) estas faklibro kaj plej grava, konata libro de biologo Rachel Carson, aperinta en 1962. Oni ofte nomas la libron elirpunkto de la usona mediprotekta movado. Rachel Carson estis distingita en 1980 – postmorte – per Prezidenta medalo de la libereco, plej altranga distingo por civiluloj, en Usono.

Rachel Carson verkis la libron, post kiam ŝi jam debutis kiel fakverkistino kaj ricevis premiojn de National Book Award kaj John Burroughs Medaille. Ŝi verkis la Silentan printempon, kiam ŝi estis tre okupita en la privata sfero. Ŝi adoptis filon de sia junmortita nevino. Ŝi devis – kiel solulo – zorgi ankaŭ pri la infano, dum oni diagnozis ĉe ŝi kanceron. Ŝi estis inter 1959 kaj 1960 tiel malsana, ke ŝi ne povis daŭrigi la libron. La libro kaŭzis en Usono politikan debaton kaj kondukis al posta malpermeso de DDT.

Enhavo kaj konstruo

Rachel Carson dediĉis la libron al Albert Schweitzer – Nobel-premiito pri paco -, kiu daŭre atentigis pri detruo de la Tero per nukleaj armiloj.

Ŝi donis nomon de sciencistoj – librokomence – kiuj tralegis la unuopajn ĉapitrojn kaj menciis ĵurnalistinon Olga Owens Huckins kaj ties leteron pri la detruaj efikoj de la aviadilaj ŝprucflugoj en la birdoprotekta areo.

La komenca ĉapitro priskribas fikcian urbeton, kies iam abunda bestaro kaj plantaro mizere pereis pro uzo de pesticidoj kaj samtempe la homoj malsaniĝis. La dua ĉapitro skizas koncepton de Rachel Carson pri la ekologia ekvilibro.

La tria ĉapitro okupiĝas pri historio kaj efiko de pesticidoj kaj herbicidoj. En la sekvaj tri ĉapitroj, Rachel Carson prezentas al la legantoj la koncepton pri la nutroĉeno kaj montras akumuliĝon de venenaĵoj en grundo kaj akvo kaj tiel eĉ en la organismoj, kiuj staras ĉe fino de la nutroĉeno.

La sepa ĉapitro priskribas la grandarean kaj nepripensitan uzon de pesticidoj kaj ties efikon je mamuloj kaj birdoj. La oka ĉapitro okupiĝas pri efiko de DDT je birdoj, la naŭa pri efikoj de pesticidoj je dolĉakvaj organismoj. La oka ĉapitro forte kritikas la grandarean intencan brulneniigon de kampoj, kiu neniigas ne nur la damaĝajn fungojn sed akaŭ insektojn.

La 11-a ĉapitro okupiĝas pri la libere aĉeteblaj pesticidoj kaj herbicidoj, pri kies damaĝaj efikoj la uzantoj scias nenion. La sekvaj tri ĉapitroj estas la plej diskutitaj de la libro. Rachel Carson okupiĝas pri la sanaj postefikoj de la pesticidoj kaj herbicidoj je la homoj (fekundemo, damaĝo al la embrionoj, genetika materialo). En la sekvaj tri ĉapitroj Rachel Carson provas trovi alternativojn kaj pledas por biologia damaĝanto-kontrolo. Ŝi aludas je tio, ke la insektoj iĝas pli kaj pli rezistaj kaj akcentas, ke la sukcesoj per DDT je malario povas estis nur mallongtempaj. Sur la lastaj 55 paĝoj de la originala eldono, ŝi donas pruvaĵojn de siaj atestoj.


Literaturo

  • Patricia Hynes: The Recurring Silent Spring. New York: Pergamon Press, 1989. ISBN 0-08-037117-5
  • Linda Lear: Rachel Carson: Witness for Nature. New York: Henry Holt, 1997. ISBN 0-8050-3428-5
  • Mark Hamilton Lytle: The Gentle Subversive: Rachel Carson, Silent Spring, and the Rise of the Environmental Movement. New York: Oxford University Press, 2007, ISBN 0-19-517246-9
  • Priscilla Coit Murphy: What a Book Can Do: The Publication and Reception of Silent Spring. Amherst: University of Massachusetts Press, 2005. ISBN 978-1-55849-582-1