Silezia Ostrava (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silezia Ostrava
(Pola Ostrava)
ĉeĥe: Slezská Ostrava
municipa parto
Sileziaostrava urbodomo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Slezská Ostrava
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Granda Ostrava
Parto de Silezia Ostrava
Tipo de parto Loka parto
Turismaj celoj Ŝutmonto Ema
Konstruaĵoj Sileziaostrava urbodomo, Sileziaostrava burgo, Vilao de Liska
Riveroj Ostravice, Lučina
Situo Silezia Ostrava
 - koordinatoj 49° 50′ 14″ N 18° 17′ 54″ O / 49.83722 °N, 18.29833 °O / 49.83722; 18.29833 (mapo)
Estiĝo 1229
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 710 00
Ponto Ponto de Miloš Sýkora
Situo de Silezia Ostrava enkadre de Ĉeĥio
Situo de Silezia Ostrava enkadre de Ĉeĥio
Situo de Silezia Ostrava enkadre de Ĉeĥio
Silezia Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
Silezia Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
Silezia Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Slezská Ostrava
Retpaĝo: www.slezskaostrava.cz
Portalo pri Ostrava
Silezia Ostrava kaj vido al Nova urbodomo
Sigelilo de Silezia Ostrava

Silezia Ostrava estas historia municipo situanta sur teritorio de Ostrava. Nuntempe ĝi estas parto de urboparto Silezia Ostrava.

Origine ĝi nomiĝis nur Ostrava, post fondo de Moravia Ostrava oni komencis uzi nomon Slava Ostrava. Tiu eltenis ĝis la 16-a jarcento, kiam oni komencis preferi nomon Pola Ostrava. La unua mencio devenas el la jaro 1229 en dokumento de papo Gregorio la 9-a. La papo tiam permesis al benedikta monaĥejo en Tyniec prenadon de dekonaĵo en la vilaĝo, kiu apartenis al polaj princoj. Inter la vilaĝoj, kiuj apartenis al la monaĥejo, estis ankaŭ Ostrava. La plej signifaj nobelaj familioj sur ties teritorio estis Sedlnicidoj el Choltice (15081714) kaj Wilczekidoj el Dobrá Zemice (17141848).

La Sedlicidoj estis tre aktivaj en konstruafaeroj. Ili konstruis preskaŭ dekkilometran Silezian kanalon, tra kiu ili prenis akvon el Ostravice. Pro tio ili venis en konflikton kun Moravia Ostrava. Proksime de ponto trans Ostravice (nuna Ponto de Miloš Sýkora) ili establis loĝdomaron Zámostí, en kiu entreprenis lokaj vivtenistoj. Diference de la moraviaostravaj urbodomanoj Sedlicidoj ĉi tie permesis restadon ankaŭ al judaj vivtenistoj. En la 16-a jarcento estis rekonstruita Sileziaostrava burgo al renesancan kastelon.

Wilczkidoj tenis polaostravan senjorujon ĝis la jaro 1848, grandbienon ili poste tenis ĝis la jaro 1945. La plej sigifa evento de ilia tempo estis regula minado de karbo, kiun en la jaro komencis Francisko Josefo grafo Wilczek. Dank' al minad-aferoj rapide kreskis nombro de loĝantoj. Dum en la jaro 1843 tio estis 996 loĝantoj, en 1869 jam 4620 kaj en 1910 preskaŭ 23 mil.

La municipo estis en la jaro 1879 avancita je kampurbo kaj la 17-an de septembro 1920 je urbo. Pola Ostrava tiel fariĝis la plej granda minista urbo en Ĉeĥoslovakio. La urbodomo estis konstruita en la jaroj 1911-1913.

Jam en la jaro 1904 la municipa komitato decidiĝis, ke estus konvene ŝanĝi la nomon de Pola Ostrava. Sed propono alinomi la urbon al Silezia Ostrava vekis malvolon de multaj personecoj, Petr Bezruč eĉ proteste verkis poemon Pola Ostrava.

Ministerio tiam rifuzis la postulon, sed kiam estis fondita Ĉeĥoslovakio, la municipa komitato petis pri la ŝanĝo denove kaj ĉifoje tio estis plenumita. Pola Ostrava fariĝis Silezia Ostrava la 17-an de novembro 1919.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Urbo Ostrava