Sileziaostrava burgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sileziaostrava burgo
ĉeĥe: Slezskoostravský hrad
burgo
La burgo en 2008
Oficiala nomo: Slezskoostravský hrad
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historiaj regionoj Teŝinio, Ĉeĥa Silezio
Parto de Silezia Ostrava
Ponteto Burga ponteto
Okazejo Colours of Ostrava ĝis 2012
Riveroj Lučina, Ostravice
Situo Burga kortego
 - koordinatoj 49° 49′ 50″ N 18° 17′ 59″ O / 49.83056 °N, 18.29972 °O / 49.83056; 18.29972 (mapo)
Stiloj Gotiko, Renesanco
Materialo Ŝtono
Dokumentita 1297
 - preskaŭ malkonstruita 1954
 - rekonstruita 2004
Posedanto ĝis 1945 Wilczekidoj
Por publiko alirebla
Plej facila aliro Nigra herbejo, Ostrava
Proprumanto Urbo Ostrava
Adreso Hradní 1
710 00 Slezská Ostrava
Telefono (+420) 596 115 967
Situo de Sileziaostrava burgo enkadre de Ĉeĥio
Situo de Sileziaostrava burgo enkadre de Ĉeĥio
Situo de Sileziaostrava burgo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Silesian-Ostrava Castle
Retpaĝo: www.slezskoostravskyhrad.cz
Portalo pri Ostrava
Ĉefturo kun apuda konstruaĵo kaj fontaneto

Sileziaostrava burgo situas en ostrava urboparto Silezia Ostrava.

Historio[redakti | redakti fonton]

La burgo estis konstruita en la dua duono de la 13-a jarcento ĉe travadejo proksime de kunfluejo de riveroj Lučina kaj Ostravice. Ties celo estis ŝirmo de landa pado el Opava tra Hlučín kaj Teŝino ĝis Krakovo. Jam en la 13-a jarcento ĝi estis ĉirkaŭita per 4 metroj alta kaj 2,5 metroj larĝa muro. En 1327 ĝi ĉesis esti limregiona fortikaĵo, kiam sileziaj duklandoj inkluzive de la teŝina duklando alliĝis kiel feŭdo al la ĉeĥaj landoj. En 1508 la burgo estis aĉetita de Jan Sedlnický z Choltic, kiu en la jaroj 1534-1548 alikonstruis la burgon je kastelo. El tiu tempo devenas portalo kun turo, kiuj konserviĝis kiel la ununuraj ĝis nuntempo. En 1621 prirabis la urbon kaj ankaŭ la kastelon napolaj soldataroj, al kiuj komandis Karel Spinelli. Plua rabado okazis en la jaroj 1626 fare de danoj kaj en 1628 fare de soldataroj de Valenŝtejno. En 1637 ĉi tie tranoktis arkidukino Cecilia Renata, la fratino de imperiestro Ferdinando la 3-a, kiu vojaĝis tra ĉi tie al nupto kun la pola reĝo Vladislav. En la jaroj 1642-1649 konkeris Ostravon kaj la kastelon svedoj. En 1714 la kastelo transiris en posedaĵon de familio de Wilczekidoj, kiuj tenis ĝin ĝis la jaro 1945, kiam ĝi estis eksproprumita. Sed pro la minado de karbo en la ĉirkaŭaĵo de la kastelo ili konscie ruinigis ĝin.

Fakte komence de la 20-a jarcento la konstruaĵo malkreskis. Sekve de subminigado la burgo sinkis proksimume je 16 metroj kaj la 15-an de februaro 1954 estis eldonita al ĝi eĉ demolicia ordono.[1]

Mitoj[redakti | redakti fonton]

La mitoj rakontas, ke sub la burgo estadis kaŝitaj trezoroj. Sed tiujn oni povis ekvidi nur en Granda vendredo. Gardis ilin ĉe la pordo staranta viro kun fera bastonego, kiu al ĉiu eventuala ŝtelisto disbatus lian kapon. Kiel aliaj burgoj, ankaŭ ĉi tie ekzistis blanka sinjorino. Blanke vestita virino kun malkombitaj haroj, brulanta kandelo en la maldekstra kaj ora ŝlosilo en la dekstra mano aperis sole tiam, se iu el la familio de la posedanto de burgo devis morti.[2]

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La malkreskantan burgon aĉetis urbo Ostrava kaj post multekosta rekonstruo komence de la jaro 2004 ĝi savis ĝin. Por la publiko ĝi estis malfermita en majo de la sama jaro. la burgo nun servas al okazado de kulturaj agadoj, ĉiujare tie okazis ekzemple festivalo Colours of Ostrava. Okazejo de la festivalo estis poste transmetita en Malsupran regionon Vítkovice.

Veni al ĝi eblas piede de Nigra herbejo tra Pasponteto de Unio. Al la hodiaŭa aspekto de la burgo dominas la enirportalo kun la turo, kiu kreas la plej altan konstruaĵon de la komplekso. Kun ĝi kunigita spaco de mansarda galerio en teretaĝo entenas malgrandan ĉambregon. En kortego ni trovos la burgan citadelon kaj burgan puton kun fontano. En kelaro de la citadelo estas timigebla kelo kaj grandegaj dolĉakvaj akvarioj. En 2009 estos komencita alkonstruado de norda alo de la konstruaĵo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]