Silheto (regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La divido Silheto estas la nordorienta parto de Bangladeŝo. Ĝia ĉefurbo estas Silheto. Ĝi estis sub brita regado dum multaj jaroj, kiam ĝi estis parto de la barata provinco Asamo. Plimulte islama, ĝi estis donita al Pakistano en 1947, kaj poste iĝis parto de Bangladeŝo kiam Orienta Pakistano atingis la sendependecon.

En Bangladeŝo la Silhet-areo estas konata pro la teĝardenoj, ĝiaj naturaj rimedoj kaj la specifa dialekto, malfacile komprenebla por la ceteraj parolantoj de la bengala lingvo.

Koordinatoj: 24° 30′ N 91° 40′ O / 24.500 °N, 91.667 °O / 24.500; 91.667 (mapo)