Cifereca videoregistrilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Siliciskopo)
Durdisko-registrilo el Panasonic kun sia teleregilo

La tradiciaj magnetoskopoj komencis eksmodiĝis komence de la 21a jarcento, lasante spacon al novaj registraj procezoj, ĉu optikaj aŭ eĉ plu magnetaj, sed ambaŭkaze, ili bitaj, male al malnovaj analogaj procezoj.

Cifereca videoregistrilo estas elektronika aparato por bite registri sur fiksan durdiskon televidaĵojn.

Novaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

Novaj funkcioj estis enkondukitaj kun apero de unuaj videoregistriloj :

  • Prokrasta spektado: se oni estas interrompita dum oni spektas elsendon, kiun oni surdiskigas, oni povas senmovigi la afiŝitan bildon dum la bitregistrado plu okazas. Eblas poste spekti la ceteron ĉu kun eta prokrasto, ĉu kun rapideco iom pli granda por kompensi la malfruon, la bitregistrado daŭras dum la legado okazas.
  • Laŭtema registra programado: eblas principe programi la registradon de ĉiuj elsendoj, kondiĉe ke ne estu konflikto pri horaroj (samtempeco).

Pli bona stabileco en la tempo[redakti | redakti fonton]

Bita registrado, implikanta nur la statojn 1 kaj 0, kapablas mastrumi procezojn pri detektado kaj erar-korektado realtempe, povas signali ekmalnoviĝon ĝustatempe por ke la enhavo estu rekopiita sen informperdo en novan datenujon.

Male al analoga registrado, tiu transdatenujigo ne estigas kvalitan difekt-riskon.

Disponigo de enhavoj ĉe interreto[redakti | redakti fonton]

Enhavojn oni povas facile disponigi ĉe la reto, eĉ disstoki ilin ĉe pluraj komputiloj (aŭ pluraj centoj da komputiloj), ekde kiam la enhavo interesas eĉ nur dekon da homoj en la mondo, ekzemple familianojn, asocianojn, ktp... (vidu Samtavola ŝutado)

Intereso[redakti | redakti fonton]

Tiu procezo solvas gravan problemon: tiu de la konservado de verkaĵoj. Kiam ili estas disstokitaj ĉe la reto, la multeco de kopioj dividas la perdriskon, aparte de maloftaj verkaĵoj kies centrala savkonservado elpetus tro da financaj kaj homoj resursoj. Se tiaj procezoj estus ekzistintaj unu jarcenton pli frue, ĉiuj filmoj de Georges Méliès estintus tiel savitaj.