Siliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
diverskoloraj silikoj

Siliko estas mineralo, do speco de ŝtono. Ĥemie temas pri unu el pluraj variaĵoj de kvarco (SiO2). Siliko estas tre stabila ŝtono, kaj dum prahistoriaj epokoj, aparte dum la ŝtonepoko, la homoj multe uzis kunbaton de du silikaj ŝtonoj por krei fajreron kaj per ĝi havigi fajron. Nescienca kroma nomo de la mineralo tial estas "fajroŝtono".