Iam oni minadis ĉe la vilaĝo salon. En 1899 pro la hungariga politikoSzolya ricevis hungarecan nomon Sóslak. En 1910 vivis tie 530 loĝantoj, (rutenoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Silj/Sóslak. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.