Silja Tietti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Silja TIETTI (naskiĝis en 1959; mortis 16-an de januaro 1980 en Helsinki) estis finna esperantistino, sekretariino de Finnlanda Esperantista Junulara Organizo kaj de LKK de la 36-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Ŝi estis ankaŭ unu el la ĉefaj animantoj de Esperanto-Teatro de Finnlando.