Silje Nergaard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Silje Nergaard

Silje Nergaard (naskiĝis la 19-an de junio 1966 en Steinkjer) estas norvega ĵazkantistino. Rekonilo de la kantistino, kiu moviĝas inter ĵazo kaj popularmuziko estas ŝia foje infaneca voĉo, kiu tamen paralelas kun altevoluinta kantotekniko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Silje Nergaard alkreskis kiel filino de geinstruistoj en norvega Hamar. Jam frue ŝi kontaktis per sondiskoj de sia patrino kun ĵazmuziko de Stan Getz kaj João Gilberto. Aliaj muzikaj modeluloj kiel Al Jarreau kaj Joni Mitchell vekis en ŝi la amo pri kantado.

Unuajn muzikajn meritojn Silje Nergaard rikoltis 16-jara dum la internaciaĵazfestivalo en Molde. En 1985 ŝi kandidatiĝis je la antaŭdecido (Norsk Melodi Grand Prix) de sia lando por la Grand Prix d'Eurovision per la kanto Si Det, Si Det. Dum improvizad-kunsido de la eksa bando de basisto Jaco Pastorius, mortinta en 1987, la juna kantistino kuraĝis surscenejiĝi sentime kaj entuziasmigis la ĉeestajn muzikistojn kaj aŭskultantojn per riskaj, tamen ĉiam lerte prezentata interpretaĵoj, post kiam la norvega gazetaro taksis ŝin kiel venonta stelulo. Laŭ rekomendo de la usona ĵazgitaristo Pat Metheny la juna norvegino ricevis surdiskigo-kontrakton sub produktisto Richard Niles ĉe la fama diskeldonejo EMI. En 1990 aperis ŝia unua disko "Tell Me Where You're Going", kiu atingis la 7-an lokon en la norvega popularmuzika furoraĵo-ranglisto. Preskaŭ eĉ pli sukcesa ol en sia hejmlando la kantistino estis en Japanujo. La unua publikigo tuj kaj rekte atingis la unuan rangon en la japanaj furoraĵolistoj. La alta grado de populareco en Japanujo ekkoneblas ankaŭ je tio, ke vino nomiĝas laŭ ŝi kaj ŝi kiel unua eksterazia kantistino entute rajtis prezenti en la sanktejo en Kioto. Post du pluaj albumoj por EMI Silje Nergaard revenis en 1995 al siaj norvegaj radikoj. Je la malgranda norvega diskeldonejo Kirkelig Kulturverksted ŝi publikigis en 1995 kaj 1996 du kromajn albumojn en sia gepatra lingvo.

Dum postsekva kvarjara ripozotempo naskiĝis la unua filino Erle. Fine de 1999 la kantistino reaperis sursceneje, kiam ŝi ricevis en Usono premion por sia peco "I Don't Want To See You Cry". Denove pli ema al ĵazo, la norvegino allogas tri samlandanojn kiel muzikistoj de sia akompanbando – la triopon Tord Gustavsen. Plej malfrue per sia unua disko post la paŭzo, "Port of Call", Silje Nergaard ankaŭ tutmonde sukcesis, kio montriĝas en treega estado en amaskomunikiloj kaj festivaloj. La tekstoj de la propraj komponaĵoj devenas de ŝia bofrato Mike McGurk, konata poeto de PEN. La dua publikaĵo "At First Light" el la jaro 2001 tuj saltas sur la unuan lokon de la norvega popularmuzika furoraĵoranglisto. Majon 2003 ŝia dua filino naskiĝis.

Per koncerto je la 7-a de decembro 2005, je kiu ŝi prezentis al la surprizata publiko ankaŭ dueton ku sia ankaŭ kantanta edzo, Silje Nergaard finis en la Tonhalo je Duseldorfo sian sesjaran kunmuzikadon kun la triopo Tord Gustavsen.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Tell Me Where You're Going (1990)
  • Silje (1991)
  • Cow on the Highway (1993)
  • Brevet (1995)
  • Hjemmefra ("From Home") (1996)
  • Port of Call (2000)
  • At First Light (2001)
  • Nightwatch (2003)
  • Darkness out of Blue (2007)
  • A Thousand True Stories (2009)
  • If I Could Wrap Up A Kiss (Silje's Christmas)(2010)

Kompilaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Be Still My Heart – The Essential (2005)

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]