Silka Vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Silka vojo)
Saltu al: navigado, serĉo
silkaj vojoj al Karakorumo

Oni nomas silka vojo reton de karavanaj vojoj, tra kiu atingis Eŭropon la ĉina silko en la antikva kaj mezepoko. Ĝi estis solene malfermita dum regado de la parthusa? Mitridato la 2-a en la jaro -115. La nocio silka vojo estis inventita far Ferdinand von Richthofen.

Se oni parolas pri la silka vojo, oni pensas kutime pri la ĉefa vojo, kiu kondukis de Xi'an (la tiama ĉefurbo de Ĉinio) tra Lanzhou, Wuwei kaj Zhangye ĝis Dunhuang, tie dividiĝis al norda kaj suda itinero ĉirkaŭ la dezerto Takla Makan kaj denove kuniĝis ĉe Kashgar kaj de tie kuris tra Samarkando, Buĥara, Tehrano ĝis Antioĥio (hodiaŭ Antakaya) al la marbordo de la Mediteranea maro.

Oni transportis tra la silka vojo ne nur varojn kiel spicoj, silko, vitraĵo kaj porcelano; sed per la komerco disvastiĝis ankaŭ religioj kaj kulturoj. Tiel atingis budhismo per la silka vojo tra Ĉinio Japanion kaj tie iĝis reganta religio. Ankaŭ kristanismo (el la tiel nomita Nestorianismo) penetris tra la silka vojo ĝis al la tiama ĉefurbo de Ĉinio, kiel hodiaŭ roktabulo dokumentas tion en Xi'an. La kono pri papero kaj pulvoro alvenis en la arabajn landojn per la silka vojo kaj de tie atingis poste Eŭropon.

Pro la klimoŝanĝo kaj militoj, sed ĉefe pro la kreskanta signifo de novaj ŝipvojaĝoj post la malkovroj fare de la portugaloj kaj hispanoj, la silka vojo perdis sian gravon post la 15-a jarcento. Nun ĝi iĝis turisma celo.

Silka Vojo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras la Silkan Vojon:

Poste sin norden svingas al la Dunhŭanga grotaro,
ĉe l'neĝaj montoj Mogaŭ, laŭ la Irvojo de Silko,
kie kuniĝas artoj Ĉina, Bharata kaj ankaŭ
influoj Grekaj en pentroj, skulptoj hieratikaj
de l'tricent ŝtonaj grotoj por ermitvivo piula.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 114.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]