Silogismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skemo, uzata en Italio, de silogismo: se M estas A kaj B estas M, tiam B estos ankaŭ A. Por konkreta ekzemplo oni metu ke M estas ero da dolĉaĵoj, B tiu de la kiĉoj kaj A tiu de la nutraĵoj: ĉiuj dolĉaĵoj estas nutraĵoj kaj ĉiu kiĉoj estas dolĉaĵoj, tial konsekvas ke ĉiuj kiĉoj estas nutraĵoj.

Klarigo[redakti | redakti fonton]

La silogismo (el la greka συλλογισμός, syllogismòs, formta ade σύν, syn, "ikune", kaj λογισμός, logismòs, "karkulo": tial, "kunĉenita rezoando") estas tipo de demonstaracia rezonado kiun estis teorigita unufojon de Aristotelo[1], kiu startinte el tri tipoj de terminoj: "maĵora" (kiu funkcias kiel predikato en la konkludo), "meza" kaj "minora" (kiu en la konkludo funkcias kiel subjekto) klasifikitaj surbaze de la rilato “entenanto-entenato”, atingas konkludon kunigante la suprediritajn terminojn tra mallongaj formuladoj (premisoj).

Aristotelo. Parizo. Muzeo de Louvre.

La formo de silogismo plej komuna estas la kategoria silogismo (kutime por silogismo oni intencas la kategorian silogismon). br> La propozicioj kiu komponas la kategorian silogismo povas esti:

  • universalaj pozitivaj ("Ĉiuj A estas B"),
  • universalaj negativaj ("Neniu A estas B"),
  • apartaj pozitivaj ("Kelka A estas B"),
  • apartaj negativaj ("Kelkaj A ne estas B").

La pozicio de la termino meza en la du premisoj determinas la figuron de la silogismo: Aristotelo de ili klasifikis tri, sed la skolastikuloj aldonis la kvaran. La formo de la propozicioj entenataj en la silogismo determinas ĝian moduson; skolastika logiko klasifikis la silogismajn modusojn uzate la unuan aŭ la duan vokalo (respektive se universala aŭ parta) de la verboj affirmo kaj nego (aserto kaj nego).

Se ekzempli:

  • (maĵora premiso) Ĉiuj homoj estas mortemaj
  • (minora – meza - premiso) Ĉiuj grekuloj estas homoj
  • (konkludo) Do, ĉiuj grekuloj estas mortemaj

En la supra ekzemplo, homo, mortemaj kaj grekuloj estas terminoj (respektive maĵora, meza, minora).

Dua pli signifa ekzemplo povas esti:

  • (maĵora premiso) Ĉiu besto estas mortemaj
  • (minora – meza ¬- premiso) Ĉiu homo estas besto
  • (konkludo) Do, ĉiu homo estas mortema

La meza termino estas la elemento danke al kiu okazas la unuigo kaj funkcias kiel kunligo inter la aliaj du; tio pro la motivo ke la meza termino (besto) unuflanke estas inkluzivita en la maĵora termino (mortema) kaj aliflanke inkluzivas en si la minoran terminon (homo).

Silogismo estas konsiderita valida se ĝi estas laŭlogike valida. La valido de silogismo ne dependas de la vero de la asertoj kiuj ĝin komponas. Tiel ke silogismo:

  • ĉiu besto flugas
  • la azeno estas besto
  • do la zeno flugas

estan valida ankaŭ se la frazoj ĝin konsistigas ne estas veraj. Metodo, aŭ raspa difino, kiu ofte uzatas, estas diri: "silogismo estas valida se ĉiuj samformaj silogismoj kiu entenas propoziciojn verajn konkludas ĝuste". Tiu metodo tamen ne havas prilogikan dignecon, ĉar, spite de ĝia funkcieco, utiligas neniun logikon. Silogismo aranĝita per propozicioj ĉiuj veraj povas esti rekonata nevalida ankaŭ se vera.

Ekzemple:

  • La dioj estas senmortemaj
  • La homoj ne estas dioj
  • Do, la homoj ne estas senmortemaj.

Tia silogismo difektas per manko de logiko ankaŭ se ĉiuj ĝiaj propozicioj estas veraj, kaj tion eblas kompreni simple per rezonado: la dioj estas senmortemaj (frazo vera) diras ke dioj apartenas al la kategorio de la senmortuloj. Pri tiu kategorio ni scias nenion kaj nenio diras ke ĝi estas formita nur de dioj. La homoj ne estas dioj (vera) sed tio ne ekskludas la fakton ke ili povus esti senmortemaj spite de iliaj restado en la kategorio de nedioj. Substance, la valido de silogismo estas inrinseka karakterizo de la logiko kiu en ĝi estas kunnatura. Ne necesas refoje fari ĝis kiam evidentiĝas ke el du propozicioj veraj elfluas unu malvera, por montri la nevalidecon, sed sufiĉas studi atente la aferon kaj evidentigi la nelogitecon, kiel pruvite en la antaŭa ekzemplo.

La dinamikoj de la logiko de silogismoj estas akordigeblaj kun tiuj de la kondiĉoj Necesaj kaj Sufiĉaj, gvidosignoj de la moderna logiko. Se unu de la premisoj estas malvera, la konkludo estas necese malvera; male, la vero de ambaŭ ne kuntrenas ke la konkludo estas vera. Se, tamen, la silogismo estas valida, el du premisoj veraj elvenas konkludo vera. Se ambaŭ estas malveraj kutime la konkludo estas malvera, sed foje povas esti hazarde vera (ekz: ĉiuj homoj estas birdoj, ĉiuj birdoj estas mamuloj, do ĉiuj homoj estas mamuloj)

Kombina kalkulo[redakti | redakti fonton]

Eta resuma aludo al kombina kalkulo por determini la eblaj silogismoj. La tipoj de silogismoj eblaj estas, laŭ analizantoj de la homa lingvaĵo, 256: estas, fakte, tri sendependaj propozicioj, ĉiu el kiuj povas ricevi kvar malsamajn formojn por totalo de 4×4×4 kombinaĵoj (x4 figuroj). La figuro estas determinita de la pozicio de la meza termino, kiu estas koncepto ĉeesta en ambaŭ premisoj. La modusoj validaj tamen estas nur 19, nome 4 modusoj (Barbara, Celarent, Darii, Ferio) perfektaj (kiujn Aristotelo difinis memevidentaj) de la silogismo de la unua figuro kaj aliaj 15 pri kiuj eblas pruvi la validecon pere de la tri reguloj de konvertago aŭ la reductio ad impossibile (redukto al la neebleco).

La ĉi-suba teorio de la Distribuado de terminoj ebligas decidi ĉu silogismo estas valida.

1 Modus Barbara.svg
Barbara
Modus Barbari.svg
Barbari
Modus Darii.svg
Darii
Modus Ferio.svg
Ferio
Modus Celaront.svg
Celaront
Modus Celarent.svg
Celarent
2 Modus Festino.svg
Festino
Modus Cesaro.svg
Cesaro
Modus Cesare.svg
Cesare
Modus Camestres.svg
Camestres
Modus Camestros.svg
Camestros
Modus Baroco.svg
Baroco
3 Modus Darapti.svg
Darapti
Modus Datisi.svg
Datisi
Modus Disamis.svg
Disamis
Modus Felapton.svg
Felapton
Modus Ferison.svg
Ferison
Modus Bocardo.svg
Bocardo
4 Modus Bamalip.svg
Bamalip
Modus Dimatis.svg
Dimatis
Modus Fesapo.svg
Fesapo
Modus Fresison.svg
Fresison
Modus Calemes.svg
Calemes
Modus Calemos.svg
Calemos


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luis Guerrero Martínez Lògica: el raonament deductiu formal , p. 165, Publicacions Creu OSA, 1991 ISBN 978-968-20-0272-4

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Miguel Candel Sanmartín, Metafísica de rodalies, p. 55, Editorial Montesinos, 2004 ISBN 978-84-95776-85-3
  • Clark, J. T., Conventional Logic And Modern Logic.1952

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • Komuna ofertas aliajn reprezentaĵojn de la modusoj de sillogismo
  • En Itallingva Wikizionario [1] troviĝas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]