Siluro
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Siluroj. |
Siluro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Silurus glanis Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Siluro (Silurus) estas genro de rabfiŝo, kies sola membro (Silurus glanis) estas disvastiĝanta oriente de Rejno ĝis okcidenta Azio. Ĝia kapo estas granda, la buŝo larĝa, la korpo senskvama. Ĝi vivas en pofundakvaj, pigre fluantaj riveroj, lagoj, akvodeponejoj. Ĝi povas kreski en profundaj akvoj ĝis 3 m kaj pezi 250 kg. La siluro vivas sola, la virfiŝo kunestas kun ino nur dum la frajdemeta tempo (majo-junio). La frajoj nombras 25-28 mil je korpo-kilogramo.
La siluro kaŝobservas akvofunde kaj nur malofte, nokte vizitas akvosurfacon. Kvankam ĝi ŝajnas esti mallerta, sed ĝi estas tre rapida predanto. La siluro estas vorema besto, ĝi ofte kaptas eĉ birdidojn kaj malgrandajn mamulojn. La siluridoj nutras sin per insektoj, helikoj kaj amfibioj. Siluro havas tre bongustan karnon.
Eksteraj ligiloj
greke http://filaman.ifm-geomar.de/summary/SpeciesSummary.php?id=289 greke http://xvella.free.fr/photos greke http://xvella.free.fr/videos greke http://www.carnavenir.com/Lesilure.htm