Silvano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silvano
romia dio • naturdio
Informoj
Sekso vira
vdr

Silvano (latine Silvanus, laŭvorte arbara ulo) estas itala kaj etruska plimalalta dio, kiu vivis en arbaro. Origine li eble estis timiga damaĝanto, sed ĉirkaŭ rompiĝo de eraoj li fariĝis tre preferata protektanto de kampoj, arbaroj, gregoj, fruktoarbaroj kaj vitkampoj. Laŭ Higeno ĝuste Silvano komencis instali limŝtonojn kaj gardi interparcelejojn. Laŭ la sama aŭtoro havas ĉiu mastraĵo tri Silvanojn:

Silvano (Bronzo, suda Italio)
  1. hejman (Silvanus domesticusLarum),
  2. kampan (Silvanus agrestis) kaj
  3. orientan (Silvanus orientalis), kiu gardis interparcelejojn.

Li estis bildigata simile kiel greka Pajno: kiel pliaĝa kamparano kun pina krono sur la kapo, kun tranĉilo kaj kampaj fruktoj, kun hundo kaj virkoko. Iam estis interŝanĝata kun la romia dio Faŭno, sed li estis multe pli preferata.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Silvanus (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.