Sankta Silvano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BIBLIAJ PERSONOJ
“SILVANO”
Sankta Silvano” aŭ Silas, kompanulo de Apostoloj.
nomo = Silvano (greke: Σιλουανός) aŭ Silas (eble aramea formo de Saulo
sekso == viro
naskiĝaj loko kaj dato = eble 1a jarcento
mortaj loko kaj dato = 1a jarcento
aktiveco = kompano de kaj Paŭlo kaj Petro. Ilia kunlaboranto kaj porparolanto
aktiveco2= laŭcerte kreskiganto de Petra kaj Paŭlaj leteroj, eble kompilisto de la Epistolo al la Hebreoj
ĉe ĉiuj eklezioj = venerita kiel sanktulo

Silvano (grekskribite: Σιλουανός, aŭ greke: (Σιλᾶς, Silas kiu, laŭ kelkaj, estus aramea formo de Saulo), kristano de la kristana Jerusalemo, jerusalema komunumo, grande estimata ĉe apostoloj, eble estis, kiel Paŭlo, romia civitano (civis romanus).

Kune kun Judaso dirita Barsaba, li estis elektita akompani Paŭlon kaj Barnabason al Antioĥio kie ili sciigos al la tiea kristana komunumo la decidojn apenaŭ alprenitajn en la Koncilio de Jerusalemo. Laŭ iuj versioj, Silvano (aŭ Sila) ne revenis al Jerusalemo kune kun Barnabaso, sed restadis en Antioĥio.

Paŭlo, disiĝinte el Barnabaso, igis sian kompanulon Silvano, dum Timoteo ilin atingos en Listra. Silvano estis flanke de Paŭlo okaze de la incidento en Filipio de la tiama Makedonio: Paŭlo estis liberinta sklavinon el malbona spirito ŝin posedanta, sed ŝiaj mastroj, kiuj el ties frenezo kiu igis ŝin profetanta, tiris profiton, sukcesis arestigi kaj enkarcerigi la misiistojn pro damaĝo. Tiun nokton la enkarcerigitoj estis mirakle liberigitaj sukcesante ankaŭ konvertigi siajn provosojn.

Silvano partopenis en la suferoj de Paŭlo ankaŭ en Saloniko kie, post esti konvertiginta iujn judojn, ambaŭ estis postkuritaj ĝis la domo de Jasono, ilia gastiganto. Kun Paŭlo, Silvano atingis Berean kaj kune konkeris al Jesuo multnombrajn adeptojn. Sed la judoj de Tesaloniko daŭrigis ilin persekuti. Paŭlo foriris en la direkto de Ateno lasante en Tesaloniko Silvanon kaj Timoteon kiuj kun Paŭlo akordiĝis tiun ĉi atingi plej eble frue. Paŭlo skribos du leterojn al la Tesalonikanoj, en kiuj Silvano estas nomata kiel kuriero kaj kiel kunkompilisto de la leteroj

En Korinto, Silvano aktivis plue ĉiam ĉeflanke de la apostolo: lia nomo aperas ĉe tiu de Paŭlo en la salutoj de tiu adresitaj el Korinto al la Eklezio de Tesaloniko.[1] Sed ĉepunkte perdiĝas spuroj pri li; li reaperos, jarojn plimalfrue, ĉirkaŭ 62-64, kunlaboranta de la apostolo Petro kiel kuriero kaj eble kompilanto de la unua letero kiun Petro adresiĝis al la komunumoj de Azio. Adolf von Harnack proponis la ideon ke Silvano povus esti la kompilisto ankaŭ de la Epistolo al la Hebreoj[2].

Sankta Silvano estas liturgie memorata la 13-an de julio en la Katolika Eklezio, la 26-an de januaro en tiu Luterana, la 30-an de julio en tiu ortodoksa

Bibliografio

  • A. von Harnack, Geschichte der altchristlichen Literatur, Leipzig 1893–1904.

Referencoj

  1. (1Tes 1,1; 2Tes 1,1; 1Petr 5,12)
  2. A. von Harnack, Geschichte der altchristlichen Literatur, Leipzig 1893–1904.