Silver
| Silver | ||
|---|---|---|
|
Silver dum Lucca Comics & Games 2008 |
||
| Persona informo | ||
| Plumnomo | Silver | |
| Vera nomo | Guido Silvestri | |
| Dato de naskiĝo | 9-a de decembro 1952 | |
| Okupo | ||
| Aĝo | 60 | |
Silver (naskiĝis la 9-an de decembro 1952; vera nomo Guido Silvestri) estas itala bildliteraturisto
Silver komencis labori kiel komiksisto ĉe la desegnejo de Franco Bonvicini - plej konata kiel Bonvi - aŭtore de Sturmtruppen, per kiu lernadis la laboron, komence je roluloj kiel Cattivik, Nick Carter kaj Capitan Posapiano; baldaŭ fariĝis aŭtoro de siaj propraj rakontoj, pri la samaj roluloj.
En 1974, en la revuo Corriere dei Ragazzi liaj unuaj bildstrioj estis publigitaj; la roluloj estis bestoj kiuj loĝas en kampara bieno. Eĉ se la unua bildstrio montris nur virkokon, simpatia helblua lupo fariĝis la ĉefrolulo; Lupo Alberto, enamiĝinta en la kokino Marta kaj malhelpita de la terura kaj dika hundo Moseo, gardisto de la kokinejo.
Ek de dudek jaroj li loĝas en Milano.