Silvestro la 1-a
| Silvestro la 1-a | |
|---|---|
| Naskonomo | ? |
| Komenco de pontifiko | 31-a de januaro? 314 |
| Fino de pontifiko | 31-a de decembro 335 |
| Antaŭulo | sankta Miltiado |
| Sekvanto | sankta Marko |
| Dato de naskiĝo | 292? |
| Loko de naskiĝo | Romo, Italio |
| Dato de morto | 31-a de decembro 335 |
| Loko de morto | Romo, Italio |
Sankta Silvestro (?-335) (latine, Sylvester aŭ Silvester) estis sanktulo kaj papo. Li estis Papo Silvestro I dum 314-335, sekvinte Sankta Miltiado sur la papa trono; lin mem sekvis Sankta Marko (Marcus). Li papiĝis en la jaro post la jura agnoskiĝo de Kristanismo far la imperiestroj Konstantino I kaj Licinio (j. 313).
Konstantino konstruigis por li plurajn konstruaĵojn, inter kiuj verŝajne la unua baziliko de Sankta Johano Laterano, kiu estis dum jarcentoj la ĉefa papa preĝejo. Silvestro sendis delegitojn al la Unua koncilio de Niceo en 325, la elstara eklezia okazaĵo de la epoko, kaj aktive partoprenis la polemikadon pri Arianismo. Laŭ la Donaco de Konstanteno la imperiestro donacis al Silvestro kiel papo politikan regrajton en Italio, sed la Donaco estis la fraŭda inventaĵo de mezepokaj papoj por rajtigi siajn militojn por Italio.
Kiel estas kutime ĉe ĉiuj sanktuloj, oni festas ilian morto-tagon kiel "naskiĝotagon en la ĉielo": tial do en la eklezia kalendaro oni festas Silvestron je la 31-a de decembro, - en multaj landoj oni nomas tiun tagon, kaj la novjarajn festojn, "Silvestro".