Silvianópolis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silvianópolis
municipo de Brazilo
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  Minas-Ĝerajso
Mezoregiono Sul e Sudoeste de Minas
Mikroregiono Santa Rita do Sapucaí
Fondita 1746
Poŝtkodo 37589-000
Telefonkodo 35
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 179  (2022) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 2′ S, 45° 50′ U (mapo)-22.028888888889-45.835Koordinatoj: 22° 2′ S, 45° 50′ U (mapo) [+]
Alto 816 - 1363[1]Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 312,0 km²
Horzono UTC-03:00
Silvianópolis (Brazilo)
Silvianópolis (Brazilo)
DEC
Silvianópolis
Silvianópolis
Situo de Silvianópolis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Silvianópolis [+]
vdr

Silvianópolis (prononco: siŭvjanoopoljs, jen portugale, en Esperanto Silvianopolo) estas urbo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Sul e Sudoeste de Minas kaj en la mikroregiono Santa Rita do Sapucaí. Fondita en 1746, laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 6 179 loĝantoj sur areo de 312,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 20 loĝantoj/km².[2] En 2010 estis 6 029 loĝantoj.[3] La teritorio havas komunan limon kun Espírito Santo do Dourado, Turvolândia, São João da Mata, Pouso Alegre, Careaçu, São Gonçalo do Sapucaí kaj São Sebastião da Bela Vista.

Historio[redakti | redakti fonton]

La domareto Santana do Sapucaí, antaŭa nomo de Silvianópolis(Silvianopolo), ekstariĝis pro la ekspluatado de oraj minejoj ĉe la bordoj de la Rivero Sapucaí, ĉirkaŭ la mezo de la 18-a jarcento. Estis la ekspedicio de Moŝto Francisco de Souza kiu traesploris la regionon. Pro la fakto ke multe da ministoj estis allogataj al tiu loko, la guberniestro de la Ŝtato San-Paŭlo enoficigis ĉefgardiston por la regiono, kio okazigis disputojn pri la teritorioj inter la aŭtoritatoj de San-Paŭlo kaj Minas-Ĝerajso.

En 1746, Francisco Lustosa ekposedas la domareton tiam nomata Descoberto do Sapucaí, iama nomo de Santana do Sapucaí. La katolika paroĥo estiĝis post du jaroj. Estonte, okaze de la divido de la Sapucaí-regiono, la kapitano Veríssimo de Carvalho anstataŭis Lustosan. Datiĝas tiuepoke la epizodo konata kiel Guerra das Canoas (Milito de la Boatoj), kiam Lustosa, ĉe la bordoj de la rivero Sapucaí, detruas la boatojn de tiuj rigarditaj kiel invadantaj ministoj. En 1832 estis fondita la distrikto Santana do Sapucaí kaj, kiam ĝi estis altigita ĝis la kategorio de urbo, en 1911, ekestis nomata Silvianópolis, honore al sia nobla filo Francisco Silviano Brandão, prezidento de Minas Ĝeraiso, dum la epoko de la Malnova Respubliko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. INDI (2011). Municipoj (HTML). Alirita 17 de marto 2011.
  2. IBGE (2022). Censo 2022 (HTML). Arkivita el la originalo je 2023-05-04. Alirita 3 de majo 2023.
  3. IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 17 de marto 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]