Simão Rodrigues de Azevedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simão Rodrigues de Azevedo
(1510-1579)
Portugala kunfondinto de la Societo de Jesuo.
Portugala kunfondinto de la Societo de Jesuo.
Persona informo
Naskiĝo 1510
en Vouzela  Portugalio
Morto 15-a de julio 1579
en Lisbono  Portugalio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Parizo
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Simão Rodrigues de Azevedo (1510-1579) (naskiĝis en Vouzela, 1510 - mortis en Lisbono, en la 15-a de julio 1579) estis portugala jezuito, kunfondinto de la Societo de Jesuo kaj konfesanto de la heredprinco Dom "Johano Manuel, Princo de Portugalio" (1537-1554)[1].

Li estis kunorganizinto de la Societo de Jesuo, religia ordeno fondita en la 15-a de aŭgusto 1534 de studenta grupo el la Universitato de Parizo, agnoskita de papa buleo en la 27-a de septembro 1540. Nuntempe li estas konata de sia misia kaj eduka laboro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Gil Gonçalves de Azevedo kaj faris promesojn pri malriĉeco kaj ĉasteco en la 15-a de aŭgusto 1534. Kune kun sia frato Sebastião Rodrigues, estonta ĉef-fizikisto de la Regno el Portugalio, kaj kiel ledaĵisto de la reĝo, ili komencis studi en la Universitato de Parizo, kie li konatiĝis kun Ignaco Lojola. En 1536, li ricevis la diplomon pri Majstreco en Artoj kaj poste li studis teologion. En la 24-a de junio 1537 li ordiniĝis sacerdoto.

Ĉar la reĝo Johano la 3-a bezonis je sacerdotoj por sendi al Hindio, en 1540, Simão Rodrigues kaj Francisko Ksaviero iras al Portugalio. Ĉi-lasta iras al la Oriento kaj Rodrigues restas en Portugalio por la organizado de la societo. En 1541, li fondis la Kolegion de Sankta Antono el Lisbono, kaj en 1542 la kolegion de Koimbro. En 1546, li fariĝis provincialo kaj tiele Portugalio iĝas la unua Provinco de la Societo,ĉar Romo ne estis konsiderata Provinco, sed ĝenerala kurio. Kiam la filo de Johano la 3-a estas 9-jara, la reĝo lin prenas kiel konfesanto de sia filo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]



Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj